Friedrich Christoph Perthes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Christoph Perthes
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1772 (1772-04-21)
en Rudolstadt
Morto 18-an de majo 1843 (1843-05-18) (71-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Caroline Perthes
Infanoj Louise Perthes • Agnes Perthes
Parencoj Otto Wilhelm Madelung
Okupo
Okupo eldonisto • librovendisto
vdr

Friedrich Christoph PERTHES (naskiĝinta la 21-an de aprilo 1772 en Rudolstadt, mortinta la 18-an de majo 1843 en Gotha) estis germana eldonisto. Li estis la nevo de Justus Perthes.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1787 li iĝis lernoknabo en la Böhme-librovendejo en Lepsiko kaj en 1793 helpanto ĉe la Librovendejo B. G. Hoffmannsche Buchhandlung en Hamburgo. Samloke li malfermis en 1796 specialan librovendejon, en kiu iĝis poste lia posta bofrato Johann Heinrich Besser. Dume Besser gvidis la specialan vendadon sole, Perthes pli kaj pli specialiĝis pri eldonado. Li ekkontaktis multajn fakulojn de diversaj sciencoj, ekz. la postan bopatron Matthias Claudius aŭ la fratojn von Stolberg. En 1813 li naciieme ekestris ribelulojn en Hamburgo kontraŭ la francaj okupantoj, proskribitis kaj kunkampanjis poste en nordokcidenta Germanujo. Estante membro de la hansa direktorio kaj deputito li peris en la ĉefa komandejo de la aliancanoj en Frankfurto ĉe Majno la reakiron de la liberecrajtoj de la hansaj urboj. Kiam li revenis Hamburgon, post sukcesa venko super la francoj, li trovis sian firmaon detruita; sed li povis repagi ĉiujn ŝuldojn ĝustatempe.

Krome li engaĝiĝis en la loka potlitiko. Post la morto de la unua edzino li eksetlis en Gotha dediĉonte sin al la prieldonitaĵa komercado. La vendejon en Hamburgo li lasis al la bopatro Besser kaj al ties bofrato Johann Heinrich Wilhelm Mauke.

Grava entrepreno de Perthes estis la pretigo de libro de Heeren kaj Ukerts »Geschichte der europäischen Staaten«, por kies finfarado li sukcese laborigis la plej spertajn historiistojn: laboro pri ĝi reprenitis en 1875 sub la gvidado de W. von Giesebrecht, poste fare de K. Lamprecht.

Graveco kaj firmaa sorto[redakti | redakti fonton]

Inter la germanaj eldonistoj Perthes estis vera aŭtoritato. Li laboris sur la kampoj de reeldonado, pripresa leĝdonado kaj reestablo de la Borsa societo. Lian biografion verkis la filo Clemens Theodor Perthes, poste plibonigite fare de W. Baur, (1879), O. Berdrow (Gotha 1896), O. Adler (»Friedrich und Karoline Perthes«, Leipzig 1900).

Postmorte la de li fondita eldonejo estis tenadata - sub la nom »Friedrich Perthes« fare de la filo Andreas (1813-1890)kiu en la 1.1.1840 starigis en Gotha propran firmaon »Friedrich und Andreas Perthes«. Ambaŭ eldonejoj kunfandiĝis en 1854 sub la nomo "Friedrich Andreas Perthes". En 1874 transprenis la tuton la filo Emil. Ekde 1889 ĝi estis en posedo de akcia kompanio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 15. Leipzig 1908, p. 626, kio legeblas tie ĉi interrete.