Eugène Boudin
Aspekto
Eugène Boudin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Louis Eugène Boudin |
Naskiĝo | 12-an de julio 1824 en Honfleur |
Morto | 8-an de aŭgusto 1898 (74-jaraĝa) en Deauville |
Tombo | Tombejo Saint-Vincent |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | Harbor at Lormont Shore of Trouville The Port of Bordeaux The Beach at Trouville, the Empress Eugénie |
Eugène-Louis Boudin (naskiĝis la 12-an de julio 1824 en Honfleur (Calvados), mortis la 8-an de aŭgusto 1898 en Deauville (Calvados)) estis franca pentristo. Li estis unu el la unuaj francaj pentristoj kiuj pentris pejzaĝojn ekster ateliero. Granda marpentristo, li estas konsiderata unu el la antaŭuloj de impresionismo.
Ŝlosilaj datoj
[redakti | redakti fonton]- 1824: Eugène Boudin naskiĝis en Honfleur en familio de maristoj.
- 1844: 20-jaraĝa, li fondis kun asociito propran butikon de paperisto-framisto kie li ekspoziciis verkojn de trapasantaj artistoj.
- 1851: Urbo Havro atribuis al li tri-jaran stipendion por studi pentradon en Parizo.
- 1859: Eugène Boudin konatiĝis kun Charles Baudelaire kiu antaŭsentis la genion de la artisto. Lia amikeco kun Claude Monet kaj Johan Barthold Jongkind estis ankaŭ same determina.
- 1898: li forpasis en Deauville, 74-jaraĝa. La saman jaron, Galerio Durand-Ruel ekspoziciis 49 el liaj pentraĵoj en Novjorko.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Pejzaĝo kun bovinoj (1881)
-
Pardon-pilgrimo en Sainte-Anne-la-Palud (ĉ. 1858)
-
Atlantika marbordo en Bénerville (1897)
-
Plaĝo de Trouville (1864)
-
Ĝeto de Deauville (1869)
-
Portrieux (Saint-Quay-Portrieux) (1874)
-
Mar-haveno (ĉ. 1870)
-
Plaĝo de Trouville (1868)
-
Plaĝo de Trouville (1863)
-
Ban-tempo en Deauville (1865)
-
Enirejo de ĝetoj de Havro en malbela vetero (1895)
-
Haveno de Camaret (1872)