Boris Reitschuster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boris Reitschuster
Reitschuster en 2015
Reitschuster en 2015
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1971 (1971-05-12) (52-jaraĝa)
en Aŭgsburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Gymnasium near St. Stephan (Augsburg)
Okupo
Okupo ĵurnalisto • verkisto de nefikcio • jutubisto • blogisto
TTT
Retejo http://www.reitschuster.de/
vdr

Boris REITSCHUSTER (naskiĝinta la 12-an de majo 1971 en Augsburg) estas germana ĵurnalisto kaj faklibra verkisto. Li famiĝis per siaj libroj pri aktuala Rusio. Inter 1999 kaj februaro 2015 li gvidis la moskvan buroon de la semajna novaĵgazeto Focus.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post pasigo de la abiturienta ekzameno ĉe la humanisma Stefano-gimnazio en Augsburg en la 1990-a jaro li ekzamenitis interpretisto ĉe la Scienca centro de la moskva ekonomia-statistika altlernejo. Inter 1992-1994 li estis korespondisto por la gazeto Deutsches Allgemeines Sonntagsblatt. Inter 1995-1997 li unue deĵoris por la novaĵagentejoj dpa kaj AFP kiel en Augsburg tiel en Munkeno. Inter novembro 1999 kaj februaro 2015 li gvidis la moskvan buroon de Focus en la rusa ĉefurbo.

Reitschuster kritike priskribis en libroj kaj artikoloj la politikan sistemon de Ruslando malŝpare farante akran kritikon kontraŭ Vladimir Putin. Laŭ propraj asertoj li plurfoje minacitis per murdplananoncoj: tial li devis reveni en 2011 al Germanlando. Tamen li ĝis 2015 kontinuigis la laboradon por la menciita moskva ĵurnalismejo.[1][2][3] Ekde februaro 2015 li estas liberprofesia verkisto kaj ĵurnalisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Journalistenpreis des Bundes der Vertriebenen, Bayern (1998)
  • Andere-Zeiten-Journalistenpreis (2004)
  • Theodor-Heuss-Medaille (2008)
  • premio Freiheitspreis fare de Atlas-Initiative[4] (oktobro 2023)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Boris Reitschuster en la germana Vikipedio.