Lajos Kovács (aktoro)
Lajos Kovács | |
---|---|
Lajos Kovács en 1966 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de februaro 1944 (80-jaraĝa) en Bátaszék |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Infano | Vanda Kovács |
Okupo | |
Okupo | aktoro • koreografo |
Lajos Kovács [lajoŝ kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Lajos estas hungara aktoro. Lia edzino estis Anna Marie Cseh dum mallonga tempo.
Lajos Kovács [1] naskiĝis la 9-an de februaro 1944 en Bátaszék.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lajos Kovács akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1967. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Jókai (Békéscsaba) (1967-1979). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Szeged) (1979-1980, 1985-1986)
- Teatro Szigligeti (Szolnok) (1980-1984)
- Teatro Petőfi (Veszprém) (1984-1985)
- Teatro Csokonai (Debrecen) (1986-1989)
- Nacia Teatro (Miskolc) (1989-1995)
- Teatro de Kecskemét (1995-1997).
Depost la provincaj teatroj en 1997 li aliĝis al trupo de malgranda teatro en Budapeŝto. Spite la ligojn al teatroj li ofte havas rolojn en filmoj. Li ricevis 7 premiojn inter 1992-2014. Li edziĝis en 1969, li eksedziĝis en 1998, li edziĝis en 2005 sed en la sekva jaro li eksedziĝis kaj li revenis al la pli frua edzino. Li havas 2 gefilojn.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare: Hamleto
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - eskimo (2002)
Elektitaj kinejaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- 80 huszár (1978)
- Szerelem első vérig (1986)
- Sztracsatella (1995)
- Sorstalanság (2005)
- A Fekete Múmia Átka (2015)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Született lúzer (2007)
- Tűzvonalban (serio, 2008)