Ludwig von Hofmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig von Hofmann
Persona informo
Aliaj nomoj Von Hofmann, Ludwig • Hofmann, Ludvig Von
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1861 (1861-08-17)
en Darmstadt
Morto 23-an de aŭgusto 1945 (1945-08-23) (84-jaraĝa)
en Pillnitz
Tombo Maria am Wasser Church
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Dresden Academy of Fine Arts • Academy of Fine Arts, Karlsruhe • Académie Julian
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto • grafikartisto • dezajnisto
vdr
Tombo de Hofmann sur la dresdena tombejo Hosterwitz

Ludwig von HOFMANN (naskiĝinta la 17-an de aŭgusto 1861 en Darmstadt, mortinta en Dresden-Pillnitz la 23-an de aŭgusto 1945) estis germana pentristo kaj grafikisto. Li estis filo de la politikisto Karl von Hofmann (1827-1910).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hofmann unue trejnitis ĉe la Arta akademio de Dresdeno, aparte ĉe sia onklo Heinrich Ferdinand Hofmann. Poste li kontinuigis la studojn ĉe la Artlernejo de Karlsruhe. De tie li iris al Parizo frekventonte la Akademion Julian. Nedependante ĉelerneje akiritaj influoj li baldaŭ proprajn artistajn padojn eniris. Studvojaĝante tra Italujo aperiĝis al li idealo speco de fantazia-stiligista pejzaĝo: ĝi prunteprenas de naturo nur kelkajn formojn, kolorigante tute laŭfantazie. Tiaj fantaziaj pejzaĝoj, kies kolorigon li laŭvole submetis al siaj propraj dekoraj intencoj, vivigitis de li per genuduloj junaj. Ili ne havis ian faktan signifon sed plifortigu simple la etoson koloran kaj la efikan koloran.

Kiam la unuaj bildoj aperis en 1892 ĉe la ekspozicio de la societo artista Vereinigung der XI en Berlino, li ŝokis la vizitantojn pro siaj fantaziaj koloriĝoj kaj malklaraj desegnoj de la figuroj. Tiaj impresoj restis ankaŭ pli poste, kvankam la celoj de Hofmann iom pli klare malkaŝiĝis kaj la koloroj iĝis pli kaj pli riĉaj. Poste venis fazo de senbrido koncerne fantazion, ekz. ĉe ĉeplaĝa bildoj de knaboj kondukantaj la ĉevalojn ĉe lavejon aŭ ĉe arbaraj idiliecoj kun naĝantaj knabinoj - nun ĉio ŝajnis esti de granda kolora allogo kaj harmonio. Du bildoj (Gott-Vater mit Adam und Eva im Paradies kaj Badende Frauen am Meeresstrande) aĉetitis en 1900 por la Urbomuzeo de Magdeburg. En 1902 Hofmann komisiitis fare de la urbo Berlino dezajni halon en nova oficejo pri civila stato. En 1903 li iĝis instruisto ĉe la Artlernejo de Vajmaro. Li honore ricevis etan oran medalon de la Berlina Artekspozicio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fischel, Ludwig von Hofmann, Bielefeld 1903

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, S. 432, kio legeblas tie ĉi interrete.