Mária Medgyesi
Mária Medgyesi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Henter Mária |
Naskiĝo | 13-an de januaro 1935 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1957) |
Familio | |
Edz(in)o | Tibor Tánczos |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Mária Medgyesi [medjeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Medgyesi Mária estas hungara aktoro. Ŝia familia nomo foje erare aperis en formoj Meggyesi, Medgyessy, ŝia edzo estis Tibor Tánczos.
Mária Medgyesi [1] naskiĝis la 13-an de januaro 1935 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mária Medgyesi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1957, kie ŝi multe lernis de Endre Gellért, Zoltán Várkonyi, Mária Sulyok, Lajos Básti. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Csokonai (Debrecen). Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro de Kecskemét (1958–1960)
- Nacia Teatro (Pécs) (1960–1962)
- Teatro Petőfi (Veszprém) (1962–1964)
- Teatro Kisfaludy (1964–1966).
En 1966 ŝi aliĝis al Operetoteatro (Budapeŝto), kie ŝi pensiuliĝis en 1991. Ŝi instruis en studio de la Operetoteatro inter 1990-1999, poste en simila alia studio. Ŝi ricevis premion en 1966, ŝi ricevis la titolon "Eterna membro de Operetoteatro" en 1998.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Helena
- Otelo - Emilia
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Irina
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte - Papagena
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - Sylvia; Cecilia
- Szabolcs Fényes: Maya - titolrolo
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- ’’Hintónjáró szerelem’’ (1954) - Vilma
- ’’Dúvad’’ (1959) - Zsuzsi
- ’’Virágvasárnap’’ (1969)
- ’’Napforduló’’ (televizia filmo, 1977)
- ’’Maskarák’’ (televizia filmo, 1981)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2012-11-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2010-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-03-29 per la retarkivo Wayback Machine