Ludwig Storch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Storch
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1803 (1803-04-14)
en Ruhla
Morto 5-an de februaro 1881 (1881-02-05) (77-jaraĝa)
en Kreuzwertheim
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Storch en 1863

Ludwig STORCH (naskiĝinta la 14-an de aprilo 1803 en Ruhla, mortinta la 5-an de februaro 1881 en Kreuzwertheim) estis germana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis en Göttingen kaj Leipzig teologion okupiĝante (ankaŭ pro povreco) jam baldaŭ pri verkado. Tio estis por li streĉanta ne povante sekurigi al si nek trankvilecon nek loĝlokon stabilan. Plej longe li estis en Leipzig kaj en Gotao. Ekde 1866 li vivis en Kreuzwertheim kiel pensiulo de la Schiller-fondaĵo.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Lia talento estis iel limigita; tamen ĝojigas liaj rakontoj kaj noveloj (eldonitaj elekte en 31 volumoj en Lepsiko inter 1855-62). Tamen mankas al ili ja poezia profundeco - same kiel ankaŭ liaj poemoj »Gedichte« (Lepsiko 1854) estantaj esprimilioj de naciema kaj liberpensanta, bonkora karaktero.

La plej ŝatata inter la rankontantaj skribaĵoj estis:

  • »Der Freiknecht« (Leipzig 1829)
  • »Die Freibeuter« (Leipzig 1832)
  • »Der Jakobsstern« (Frankfurt 1836–38)
  • »Die Heideschenke« (Bolesławiec 1837)
  • »Max von Eigl« (Leipzig 1844)
  • »Ein deutscher Leinweber« (Leipzig 1846–50)
  • »Leute von gestern« (Leipzig 1852)

Liajn postlasitaĵojn eldonis en Eisenach sub la titolo »Poetischer Nachlaß« Alexander Ziegler.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 19. Leipzig 1909, p. 67, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]