Jean Vilar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Vilar
Persona informo
Jean Vilar
Naskonomo Jean Louis Côme Vilar
Naskiĝo 25-an de marto 1912 (1912-03-25)
en Sète, Hérault,  Francio
Morto 28-an de majo 1971 (1971-05-28) (59-jaraĝa)
en Sète, Hérault,  Francio
Tombo Cimetière Marin, Sète vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Memorigilo Jean Vilar
Familio
Infanoj Dominique Vilar vd
Profesio
Okupo teatra reĝisoroaktoro vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean Vilar (naskiĝis la  25-an de marto 1912(nun 1912-03-25) en Sète, Francio, mortis la 28-an de majo 1971 en Sète, Francio) estis franca aktoro kaj direktoro de teatro, kiu kreis en 1947 la Festivalon de Teatro de Avignon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Plato sur la naskiĝdomo de Jean Vilar

Fininte siajn studojn de literaturo, en 1932 li sekvis en Parizo kurson de filozofio de Émile-Auguste Chartier kaj kursojn de teatro de Charles Dullin. Li kundirektis migrantan teatron kaj baldaŭ poste, sian propran kompanion, Compagnie des Sept (1943).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Enirejo de Domo de Jean Vilar, en Avignon, sidejo de la Fondaĵo Jean Vilar

Lia unua etapo estis La Danse de mort ("La Danco de morto"), de August Strindberg. Li atingis famon kiel bona aktoro kaj scenografo en 1945, dank' al la verko Meurtre dans la cathédrale ("Murdo en la katedralo"), de T. S. Eliot.

Du jarojn poste li kreis la Festivalon de Teatro de Avignon (Festivalo de Avignon).

Li estis nomumita direktoro de Théâtre National Populaire (TNP) en 1951. Li provis ke ĝi estu pli populara reduktante prezojn de biletoj kaj igante la scenojn pli koncizaj. Li ankaŭ alportis la plej aktivajn kaj socie polemikajn demandojn al la sceno ekde 1961, kiajn faŝismo kaj Alĝeria Milito de Sendependeco.

Lia mandato finiĝis en 1963 kaj li daŭrigis sian laboron en la festivaloj kiujn li kreis. Li faris seminariojn pri direktado de teatro eksterlande, interalie, invitita de la argentina registaro, seminarion en la Laboratorio de la aktoro, kiun ĉeestis: Carlos Gandolfo, Federico Herrero, Onfre Lovero, inter aliaj. Krom la menciita seminario, li instruis kurson de direktado en Usono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jean Vilar en la hispana Vikipedio.