Magda Gábor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magda Gábor
Persona informo
Magda Gabor
Naskiĝo 11-an de junio 1915 (1915-06-11)
en Budapeŝto
Morto 6-an de junio 1997 (1997-06-06) (81-jaraĝa)
en Palmaj Fontoj
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Tombo Desert Memorial Park vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro Vilmos Gábor vd
Patrino Jolie Gabor vd
Gefratoj Zsa Zsa GáborÉva Gábor vd
Edz(in)o Jan Bychowski • William Rankin • Sidney Robert Warren • Tony Gallucci • George Sanders • Tibor Heltai vd
Profesio
Okupo mondumano • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1937–1991 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Magda Gábor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gábor Magda estis hungardevena-usonana aktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Grün Magdolna ĝis 1916, ŝia nomvarianto en Usono estis Magda Gabor. Ŝiaj fratinoj estis Zsa Zsa Gabor kaj Éva Gábor.

Magdolna Grün [1] naskiĝis la 11-an de junio 1915 en Budapeŝto, ŝi mortis la 6-an de junio 1997 en Palm Springs (Kalifornio, Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Magda Gábor devenis el juda familio. Ŝi studis en Svislando, poste ekde 1933 ŝi havis kontrakton kun filmproduktejo en Vieno. Ŝi akiris kantistan diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1937. Post la diplomo ŝi kantadis en pluraj kabaredoj en sia naskiĝurbo. Ŝia kariero rompiĝis post jaroj pro la kontraŭjudaj leĝoj. Komence de la nazia erao ŝi fuĝis al Portugalio helpe de la portugala ambasadoro. Baldaŭ ŝi translokiĝis al Brazilo, fine al Usono. Komence ŝi havis rolojn en usonaj radioj kaj televizioj, poste ŝi fondis vendejojn pri juveloj en Novjorko, Okcidenta Palm Beach, Parizo kaj Londono. Gabor edziniĝis ses fojojn, tamen ŝi neniam naskis.

Ŝiaj gramafonaj kantoj[redakti | redakti fonton]

  • Havasi napsütés
  • Szűts Mara házassága

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Mai lányok (1937) – Lenke
  • Tokaji rapszódia (1937) – fraŭlino
  • Four Star Revue (1953, televizia filmo)
  • The Colgate Comedy Hour (1955, televizia filmo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]