Jean-Rodolphe Perronet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Rodolphe Perronet
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1708 (1708-10-27)
en Suresnes
Morto 27-an de februaro 1794 (1794-02-27) (85-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo arkitekto • konstruinĝeniero • Enciklopediistoinĝeniero
Verkoj Great Bridge of Nemours
Pont de la Concorde
Manufacture nationale de Sèvres
vdr
Duobla portreto konata kiel Arkitekto Jean-Rodolphe Perronet kaj sia edzino, de Alexandre Roslin (1759). Muzeo de Belartoj de Gotenburgo.

Jean-Rodolphe PERRONET (Suresnes, 27-a de oktobro 1708Parizo, 27-a de februaro 1794) estis franca inĝeniero kaj arkitekto, konata pro siaj multaj desegnoj de pontoj kaj ĉar estis la fondinto kaj unua direktoro de la École des ponts et chaussées de Parizo (Altlernejo pri pontoj kaj ŝoseoj).[1]

En 1747 li estis nomumita direktoro de la korpuso de reĝaj desegnistoj (Bureau des dessinateurs du Roi), kaj laboris poste en la fama École des ponts et chaussées, kies fondinto kaj unua direktoro li estis, kaj kie li havis kiel helpanton la inĝenieron Gaspard de Prony. Dum tiu periodo de sia vivo li korespondis kun la svisa pontokonstruisto Charles Labelye.

Krome, li kontribuis al la redaktado de la Enciklopedio[2] (la Encyclopédie ou Dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers, eldonita inter 1751 kaj 1772 sub la direktorado de Diderot kaj de d’Alembert), per du artikolok, titolitaj "Pompe à feu" kaj "Épinglier" (Varmopumpilo kaj radostirilo?).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. F.-P.-H Tarbé de Saint-Hardouin (1884), Notices biographiques sur les ingénieurs des ponts et chaussées, p. 29.
  2. Tomo II, Artikolo «(Art de l') Epinglier», p.450-478.