Karolina Michalczuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karolina Michalczuk
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1979 (1979-12-06) (44-jaraĝa)
en Brzezice, Lublin Voivodeship
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo boksisto
vdr

Karolina MICHALCZUK (naskiĝis la 6-an de decembro 1979 en Brzezice, apud Piaski) – pola boksistino, mondĉampionino de amatorinoj, dufoja ĉampionino de Eŭropo, olimpikistino el 2012. Sportistino de klubo Paco Lublin.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi startas en kategorioj ĝis 54 kg kaj 51 kg, kaj pli frue ĝis 57 kg (en tiu ĉi kategorio ŝi akiris arĝenton en ĉampioneco de Eŭropo 2003).

Ĉampionino de Eŭropo el Tønsberg (2005) kaj Mikolajivo (2009).

Gajnintino de bronzaj medaloj en Vejle (2007) kaj Roterdamo (2011).

En 2006 dum mondĉampioneco en Nov-Delhio Michalczuk gajnis arĝentan medalon. Du jarojn poste en Ningbo akiris oran medalon (en kategorio ĝis 54 kg) en mondĉampioneco pri amatora boksado. Tio estis la unua ora medalo en la historio de ĝisnunaj startoj de reprezentantinoj de Pollando en mondĉampioneco. En 2010 en Bridgetown ne sukcesis defendi la titolon de mondĉampionino kaj akiris bronzan medalon, simile kiel en 2012 en Ĉinhŭangdaŭo.

Partoprenantino de Somera Olimpiko 2012. En la unua boksbatalo en kategorio ĝis 51 kg malvenkis kun barata sportistino Mary Kom kaj ne avancis al kvaronfinalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]