Emil Ábrányi (komponisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Ábrányi
Emil Ábrányi
Emil Ábrányi
Persona informo
Naskonomo Ábrányi Emil
Naskiĝo la  22-an de septembro 1882(nun 1882-09-22)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 11-an de februaro 1970
en Hungario Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo Emil Ábrányi (komponisto)
Familio
Patro Emil Ábrányi
Patrino Margit Wein
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • muzikinstruisto
vdr

Emil Ábrányi [AbrAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ábrányi Emil estis hungara komponisto, dirigento, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis lászlófalvi [lAslOfalvi], lia patro estis Emil Ábrányi (pli juna), lia patrino estis Margit Wein, lia avo estis Kornél Ábrányi (komponisto).

Memortabulo pri familio Ábrányi

Emil Ábrányi [1] naskiĝis la 22-an de septembro 1882 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de februaro 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emil Ábrányi akiris komponistan diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1901. Li lernis ankaŭ orgenoludon kaj pianoludon, liaj ĉefaj instruistoj estis János Koessler kaj István Thomán. Post la diplomo li lernis dirigentadon en Lejpcigo de Arthur Nikisch, poste li estis dirigento de Operejo en Kolonjo (1904-1907), poste de Operejo en Hanovro, fine de Reĝa Operejo de Budapeŝto. Post la 1-a mondmilito li estis operejestro unu jaron, poste li dirigentadis en Teatro Városi. Inter 19221926 li ankaŭ instruis en la Muzikakademio, poste li estis dirigento de orkestro en Debrecen, ekde 1942 de Nacia Teatro (Szeged).

Li edziĝis en 1906, baldaŭ li havis 3 gefilojn.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ködkirály (1901, Operejo de Budapeŝto)
  • Monna Vanna (1905, Operejo de Budapeŝto)
  • Paolo és Francesca (1907, Operejo de Budapeŝto)
  • Don Quichote (1913, Operejo de Budapeŝto)
  • Ave Maria: Májusi intermezzo (1922, Teatro Városi)
  • Vak katona (1923, Teatro Városi)
  • Az éneklő dervis (1937, sendebute)
  • Álomsárkány (1939, muzikaĵo de filmo)
  • Liliomos herceg (1942)
  • Éva boszorkány (1944, sendebute)
  • Balatoni rege (1945, sendebute)
  • A Tamás-templom karnagya (opero pri vivo de Johann Sebastian Bach, 1947, sendebute)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • komuna memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]