Hiparĥia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Hiparĥia (Ἱππαρχία / Hipparĥía) estis greka filozofino de la cinika skolo (ĉ. 350 a.K. - 280 a.K.).

Ŝi estas konsiderata kiel diboĉema, feminista kaj manifestanta virino. Ŝi estis la lernantino kaj la edzino de la cinika filozofo Krato el Tebo. Devenanta el riĉa familio, Hiparĥia rezignis je siaj proprietoj kaj je sia komforta vivo por adopti la vivmanieron de la cinikaj filozofoj: ŝiaj haroj restis malpuraj, ŝi portis nur modestajn vestojn, almozpetis sian nutraĵon kaj publike kopulaciis kun Krato.

Post ŝia morto, la cinikaj filozofoj faris jaran feston je ŝia honoro en Ateno, apud la ora pordego, nomitan Kynogamia aŭ tagon de la alveno de la virino je la mondo de la cinika filozofio.

Hiparĥia verkis tri librojn, el kiuj eĉ ne unu konserviĝis: Filozofaj supozoj, Epiĉerema kaj Demandoj al Teodoro la ateisto.