Giovanni Giocondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Giocondo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1432 (1432-11-30)
en Verono
Morto 1-an de julio 1515 (1515-07-01) (82-jaraĝa)
en Romo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Profesio
Okupo arkitekto • restorer • klasikisto • inĝeniero • classical archaeologist • filozofoverkisto vd
Verkado
Verkoj Ponto de Nia-Damo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giovanni GIOCONDO, Franciskano, (ĉ. 1433 – 1515) estis itala monaĥo, arkitekto, antikvaĵisto, arkeologo, kaj fakulo pri klasikaj studoj.

Li estis unue el la ordo de Dominikanoj, kaj poste iĝis Franciskana instruisto de Latina kaj Greka en Verono, kie Julius Caesar Scaliger estis unu el liaj lernantoj. Li vizitis Romon, kie desegnis multajn konstruaĵojn kaj monumentojn. Poste revenis en Veronon, konstruis pontojn kaj planis fortikaĵojn por Trevizo, kie agis kiel arkitektura inĝeniero, kaj ĉefa konstruisto dum la konstruado.

En Venecio, kun nombraj aliaj bone konataj arkitektoj, studis la protektadon de la lagunoj kontraŭ la riveroj. La plano de Giocondo por ŝanĝi la fluejon de la rivero Brenta kaj konduki ĝin al la maro estis akceptita de Venecianoj, kaj tiu realigo estis kompleta sukceso.

Fondaco dei Tedeschi.

Inter 1496 kaj 1499 Giocondo estis invitita al Francio fare de Ludoviko la 12-a, kaj tie iĝis reĝa konsilisto. Tie li konstruis ponton de rimarkinda belo, nome la Ponto Notre-Dame (1500-1512) en Parizo, kaj dezajnis la Palacon de Chambre des Comptes, la Oran Ĉambron de la Parlamentejo, kaj la kastelon de Gaillon (Normandio), kies portalo estis translokigita al Parizo, kie staris dum jaroj en la korto de École des Beaux-Arts kiel modelo por studentoj de arkitekturo, kaj estis revenigita en 1977.

Inter 1506 kaj 1508 Giocondo revenis en Italion kaj konstruis la Fondaco dei Tedeschi (1508), kiu estis dekoraciita de Ticiano kaj Giorgione. Giocondo lasis Venecion por Romo kie li estis dungita de Vatikano el 1514.