Ernő Bánk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Bánk
Persona informo
Naskonomo Bánk Ernő
Naskiĝo 1-an de januaro 1883 (1883-01-01)
en Szalmatercs
Morto 17-an de julio 1962 (1962-07-17) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Ernő Bánk, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bánk Ernő estis hungara pentristo, instruisto, grafikisto. Lia origina familia nomo estis Eisler [ejzler].

Ernő Eisler [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1883 en Szalmatercs, li mortis la 17-an de julio 1962 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Bánk devenis el juda familio. Li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1907, poste li instruis en diversaj lernejoj. Li doktoriĝis en la universitato en 1915. En la fruaj 1910-aj jaroj li lernis pentradon laŭ vespera kurso en Industriarta Lernejo. Lia plej grava instruisto estis Henrik Pap. Ekde 1911 li ofte ekspoziciis. Dum la 1-a mondmilito li estis pentristo de la armeo. En 1921 li finis la instruadon kaj li okupiĝis nur pri pentrado. En la 1920-aj jaroj li ofte pentradis pejzaĝojn en Ĉeĥoslovakio, en la sekva jardeko li pentradis pli ol 200 portretojn kaj li kreis ankaŭ akvafortojn. Li ricevis premion en 1926.

Liaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1978, 1984 Budapeŝto

El grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1911, 1912, 1927, 1931, 1933, 1950, 1951, 1953, 1954 Arthalo Budapeŝto
  • 1913, 1914, 1915, 1916, 1918, 1920, 1926, 1928, 1930, 1947, 1952 Budapeŝto

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Parasztszoba (1911)
  • Csermely-út a Zugligetben (1926)
  • Vilmos Aba-Novák (1926)
  • Önarckép kalapban (1936)
  • Iglófüredi táj (1947)
  • Dunakanyar
  • Virágos rét
  • Nagybánya télen
  • Asztali csendélet

Lia disertaĵo[redakti | redakti fonton]

  • A szabad királyi városok kérdése az 1843/44. évi országgyűlésen (1914)

Fontoj[redakti | redakti fonton]