Kari Sylwan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kari Sylwan
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1940 (1940-10-15) (83-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Familio
Patro Torsten Hjalmar Theodor Sylwan
Patrino Margareta Sylwan
Okupo
Okupo aktorodancisto • koreografo • baleta dancisto
vdr

Kari SYLWAN (15a de Oktobro 1940) estas sveda aktorino, dancistino, baletinstruistino, kaj koreografo.

Sylwan startis kiel dancistino en 1956 ĉe la Reĝa Sveda Baleto kaj ĉe la Baleto Cullberg. En ambaŭ kompanioj ŝi dancis protagonistajn rolojn, por ekzemplo la titolajn rolojn en La Sinjorino el la maro de Birgit Cullberg, bazita sur la verko de Ibsen, kaj ŝian adaptaĵon de Fröken Julie de Strindberg. Sylwan poste aktorinis en la filmoj de Ingmar Bergman nome Flustroj kaj krioj (1972) kaj Ansikte mot ansikte (1976). Kun la dancistino Karin Thulin, Sylwan kreis la du-personan kompanion Kari och Karin ("Kari kaj Karin"), kiu turneis en Svedio kaj ankaŭ aperis en televido.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1956 – Suss gott
  • 1957 – Möten i skymningen
  • 1957 – Ingen morgondag
  • 1959 – Sängkammartjuven
  • 1972 – Viskningar och rop
  • 1976 – Ansikte mot ansikte
  • 1980 – Barnens ö
  • 1982 – Skulden (TV-serio)