Ralph Lauren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ralph Lauren
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1939 (1939-10-14) (84-jaraĝa)
en Bronkso
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Urba Universitato de Nov-Jorko • DeWitt Clinton High School • Baruch College • Marsha Stern Talmudical Academy • Salanter Akiba Riverdale Academy • Zicklin School of Business
Familio
Edz(in)o Ricky Lauren
Infanoj Dylan Lauren • David Lauren
Okupo
Okupo mododezajnisto
TTT
Retejo https://www.ralphlauren.com/
vdr
Ralph Lauren

Ralph LAUREN, naskiĝis kiel Ralph Lifshitz (Novjorkio, 14-an de oktobro 1939), estas usona vestfasonisto, kiu antaŭ ĉio konatiĝis pro lia varomarko ‘Polo by Ralph Lauren’.

Lauren studis ekonomion je la Urba Kolegio (City College) en Manhatano, Novjorkio, sed ĉesis la studadon mallonge antaŭ la ricevo de la diplomo. Intertempe, dum tiu studado, Ralph laboris kiel vendisto de gantoj, kaj pli poste por kravatofabrikisto, nomita A. Rivetz & Co. Tio inspiris lin por fasoni liajn proprajn kravatojn, kio estis la komenco de lia modokariero.

Ralph Lauren kun sia Porsche GT3 RS (2010)

En 1967 li malfermis lian unuan kravatobutikon. Sekve lia unua kompleta porvira kolekto eldoniĝis en 1968, kaj en 1971 Ralph enkondukis lian porvirinan linion.

Lauren ne plu direktas sin nur al modo; tra lia Polo Ralph Lauren Corporation li ankaŭ surmerkatigas endomaĵojn, farbon, meblojn kaj li havas propran restoracion en Ĉikago.

Ĉirkaŭ la jaro 1997 Lauren jare vendis por pli ol 5 miliardoj da dolaroj, mondvaste havis 155 butikojn, kun pli ol 3000 dungitoj. La kapitalo de Lauren oni taksas je 6 miliardoj da dolaroj.[1]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]