Kravato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blua kravato

Kravato (el la franca: cravate) estas eta koltuko, kiun oni nodas antaŭ la kolo, kutime sub kolumo de ĉemizo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kravatoj estas faritaj ne nur el ŝtofo, kiel teksaĵojtrikaĵoj el silko, lano, kotono, nilono, ... sed ankaŭ el aliaj materioj kiel ekzemple ledo, kanaboligno, eĉ el metalo, vitro aŭ malmolaj plastoj.

La larĝo dependas de la modo, kiel ankaŭ la koloroj, desegnaĵoj.

Tradicie kravato estas vira vestero, sed ankaŭ virinoj foje portas kravatojn.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas, ke la franca vorto cravate devenas de la kroata. La kroataj militistoj dungitaj de Ludoviko la 13-a en la 17-a jarcento kutimis porti koltukojn noditajn ĉirkaŭ la kolo. Fakte oni trovas menciojn de la vorto cravate jam el la 14-a jarcento, kaj en Francio kaj en Italio, ĉefe en la verkoj de Eustache Deschamps. "Kroata" en la kroata lingvo skribiĝas Hrvat kaj ties prononco similas multe al la franca cravate. Do eble la vesto de tiuj soldatoj modiĝis tiam denove la kravaton.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kravatomodo ŝajne ekis en Eŭropo dum la 17-a jarcento. Tiam la kravato anstataŭigis ĵabotojn el punto, kiuj estis multe pli volumaj kaj certe malpli komfortaj. Tiuepoke la kravato estas kutime larĝa rubando el kotonolino ornamita de puntaĵoj. Tiun rubandon oni volvas ĉirkaŭ la kolo kaj nodas ĝin antaŭe, pendigante la du finojn antaŭe.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]