Gábor Péter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Péter
Persona informo
Naskonomo Eisenberger Benjámin
Naskiĝo 14-an de majo 1906 (1906-05-14)
en Újfehértó
Morto 23-an de januaro 1993 (1993-01-23) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Subskribo Gábor Péter
Okupo
Okupo policistopolitikisto
vdr

Gábor PÉTER (naskiĝinta sub la nomo Benjámin Eisenberger en Újfehértó la 14-an de majo 1906, mortinta en Budapeŝto la 23-an de januaro 1993) estis hungara komunista politikisto fifama. Inter 1945 kaj 1952 li estis la absoluta gvidanto de la kaŝpolica Ŝtata Protekto-administracio (Államvédelmi Hatóság, ÁVH) kiu respondecis por multe da krueleco, brutaleco kaj multaj politikaj elpurigoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum liaj fruaj jaroj li laboris kiel tajloro. Li partoprenis en la laboristaj movadoj de la lastaj jaroj de la 1920-aj jaroj. En 1931 li membriĝis al la Hungara Komunista Partio. Tiam li estis ankaŭ amanto de Litzi Friedmann, la posta unua edzino de Kim Philby, membro de la spiona Kembriĝa Kvinopo.

En januaro 1945 li estis nomumita gvidanto de la politika sekcio de la ĉefurba policistaro (PRO). La kariero de Péter pliiĝis rapide tiun tempon: li iĝis gvidanto de la Hungara ŝtatprotektpolico (ÁVO; ĝia tiama mallongigo estis ankoraŭ ÁVH). Sub lia gvidado la organizo faris gravajn krimojn kontraŭ la homaj ratjoj. Gábor Péter havis grandan rolon en la organizado de la ŝajnprocesoj.

En 1952 li estis maldungita de lia pozicio. Poste li estis arestita dumvizite en la vilao de Mátyás Rákosi. La edzino de Gábor Péter, Jolán Simon, sekretariino de Rákosi, ankaŭ malliberigitis. Péter akuzitis pri cionisma spionado kaj kunlaboro kun Laszlo Rajk, Rudolf Slansky kaj aliaj agentoj de internacia cionismo. En 1954 militkortumo kondamnis lin al ĝismorta malliberigo. En 1957 lia puno estis reduktita kaj finfine en 1959 li estis liberigita. Post tio li laboris kiel bibliotekisto. Je la fino de sia vivo li estis kvazaŭ tute blinda. Lia edzino postvivis lin.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gábor Péter en la angla Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Laughland, John: A History of Political Trials: From Charles I to Saddam Hussein. The Past in the Present, Oxford: Peter Lang, 2008, p. 147, ISBN 978-1-906165-00-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]