Atio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atio
Persona informo
Naskiĝo 85 a.K.
en Roma regno
Morto 43 a.K.
en nekonata
Tombo Maŭzoleo de Aŭgusto
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Patro Marcus Atius Balbus
Patrino Juliino la Juna
Frat(in)oj Atia • Marcus Atius Balbus
Edz(in)o Gajo OktavioLucio Marcio Filipo
Infanoj Oktavia la pli junaAŭgusto Cezaro
Parencoj Julio Cezaro
vdr

Atio, Atjo, AtjaAtia (ankaŭ Atia BalbaAtia Balba Caesonia)[1][2] (85 a.K. – 43 a.K.) estis la filino de la fratino de Julio Cezaro nome Julia Minor, patrino de la romia imperiestro Aŭgusto, duon-avino de la imperiestro Tiberio, pra-avino de la imperiestro Claudius, pra-pra-avino de la imperiestro Kaligulo kaj de la imperiestrino Agripino, kaj pra-pra-pra-avino de la imperiestro Nerono.

La nomo Atia Balba estis ankaŭ de aliaj du filinoj de Julia kaj de ŝia edzo la pretoro Marcus Atius Balbus. Ili estis la plej aĝa fratino de Atia nome Atia Balba Prima, kaj ŝia pli juna fratino Atia Balba Tertia. Kiel rezulto, ŝi estis foje referencata kiel Atia Balba Secunda (la dua) por diferencigi ŝin el siaj du fratinoj.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La parto caeso en Caesonia originiĝas el caedere ("tranĉi"), se ĝi estus vera cognomen tria nomo kromnoma, eble indike la rilaton kun ŝia nura patrinflanka onklo, Julius Caesar. Laŭ iu interpreto, la cognomen Caesar el la gens Julia originiĝis el caeso matris utero ("naskita el Cezara sekco").
  2. Caesonia povus esti mislokigo de la nomen gentilicium de Milonia Caesonia, lvara edzino de Kaligulo (ŝia posteulo tra kaj Oktavia Minor kaj Aŭgusto).
  3. Syme, Ronald (1989). The Augustan Aristocracy. Oxford: Oxford Clarendon Press. p. 194. ISBN 978-0-19-814731-2. "A third Atia can now be conjured up." (Limigita Antaŭvido de tiu paĝo ĉe Google Books)