János Pirk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Pirk
János Pirk
János Pirk
Persona informo
Naskonomo Pirk János
Naskiĝo la  22-an de julio 1903(nun 1903-07-22)
en Hungario Galánta (Hungara reĝlando)
Morto la 28-an de februaro 1989
en Hungario Szentendre (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
vdr

János Pirk [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pirk János estis hungara pentristo, grafikisto, membro de Societo de Pentristoj de Nagybánya.

János Pirk
Grafikaĵo de János Pirk

János Pirk [1] Arkivigite je 2017-04-10 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 22-an de julio 1903 en Galánta (Hungara reĝlando, nuntempa Galanta en Slovakio), li mortis la 28-an de februaro 1989 (laŭ alia informo la 1-a de marto) en Szentendre.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Pirk ŝatis desegnadi jam frue. En somero de 1921 li lernis pentroteknikon en Artistkolonio de Baia Mare de János Thorma, poste same tiel en la sekvaj someroj. Li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1933. Lia ĉefinstruisto estis István Réti. Helpe de stipendioj en 1931 li studvojaĝis en Parizo, post 2 jaroj kaj en 1936 al Italio. Tiutempe laŭ la eblecoj li pentradis en la menciita artistkolonio, depost 1944 en Artistkolonio (Szentendre). Li ricevis premiojn inter 1958-1984. Lia plej ŝatata temo estis la laborista kamparano, krome li pentradis aĵpentraĵojn kaj pejzaĝojn kaj kreis grafikaĵojn. Li havis edzinon.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Szentendre (1955, 1973, 1983, 1999)
  • Budapeŝto (1956, 1963, 1974, 2000)
  • Debrecen (1975)
  • Gödöllő (2000)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Szentendre (1978, 1980, 1982, 1984)
  • Debrecen (ekde 1979)
  • Budapeŝto (1981)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Magvető kék köpenyben (1933)
  • Virág-hegy, Nagybánya (ĉ. 1940)
  • Kaszakalapáló (1942)
  • Kártyázók (1945)
  • Önarckép ablakkal (ĉ. 1948)
  • Október (1956)
  • Feleségem és én, kettős portré (1960)
  • Napraforgók (1964)
  • Pipacsok (1980)

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Húzó ló (tuĉo, 1944)
  • Magvető grafikák (en variantoj, 1930-1984)
  • Önarckép grafikák (en variantoj, 1925-1984)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]