Tibor Gallé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Gallé
Persona informo
Naskonomo Gallé Tibor
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1896 (1896-08-03)
en Harta
Morto 15-an de majo 1944 (1944-05-15) (47-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
vdr

Tibor Gallé, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gallé Tibor estis hungara pentristo, grafikisto, instruisto.

Tibor Gallé [1] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1896 en Harta, li mortis la 15-an de majo 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Gallé vojaĝis al Italio kiel amatora pentristo depost la 1-a mondmilito. Li ekspoziciis en 1921 kaj post 2 jaroj. Li studis inter 1925-1928 en la Reĝa Belarta Altlernejo en Budapeŝto. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Rudnay kaj Viktor Olgyai. Li studvojaĝis al Dalmatio, en 1931 li studis grafikajn teknikojn en Londono helpe de stipendio. En 1935 li establis liberan lernejon por pentristoj kaj skulptistoj kun Sándor Boldogfai Farkas, kie li instruis ĝismorte. Liaj akvareloj kelkfoje estis premiitaj.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az ősz
  • A sírásó
  • Ház fákkal
  • Tájkép
  • Templom
  • Csendélet
  • Eső után
  • Horgász
  • Parasztudvar
  • Vidéki porta
  • Mediterrán kikötő
  • Mártélyi tanya világ (escepte akvaforto)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.