Karl Heinz Ritschel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Heinz Ritschel
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1930 (1930-01-20)
en Horní Staré Město
Morto 5-an de januaro 2019 (2019-01-05) (88-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo arthistoriisto • ĵurnalisto
vdr

Karl Heinz RITSCHEL (naskiĝinta la 20-an de januaro 1930 en Trutnov-Horní Staré Město, mortinta la 5-an de januaro 2019 en Koppl[1]) estis aŭstra ĵurnalisto kaj publikigisto. Li estis membro de la katolika studenta korporacio KÖStV Austria Wien.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Post la forpeliĝo el la bohemia patrujo al Vieno li ĵurnaliste perlaboris la studkostojn ĉeuniversitatajn en la fakultatoj mediscienco, arthistorio, historio kaj jursciencoj. Doktoriĝo iĝis en 1959.

La moderna presejo en Maxglan kiu ekfunkciis en 1994 sub la estrado de Ritschel

Ritschel estis ekde 1954 redaktoro de la populara okcidentaŭstria revuo Bild-Telegraf, kaj en 1955 li laboris por la taggazeto Kleine Zeitung. Inter 1956 kaj 1958 li estis la lasta ĉefredaktoro de Bild-Telegraf. Post malekapero de tiu ĉi ĵurnalio Ritschel iĝis ĉefredaktoro de la priekonomia filio de Bastei-eldonejo kaj mallonge poste ĉefredaktoro de la ĉiutaga priekonomia informservo Wikorr. Je la fino de 1959 li transprenis la estradon de la priekonomia fako ĉe la renomita salcburgia ĵurnalo Salzburger Nachrichten. Samloke li iĝis en 1964 vicĉefredaktoro, finfine li estis tie inter 1965 kaj 1995 ĝia sukcesa ĉefredaktoro estante posteulo de René Marčić. Dum tiu epoko faritis gravaj ŝanĝoj kaj decidoj ĉe la ĵurnalo, ekz. la enkonduko de tutaŭstria eldono en 1989 aŭ la translokiĝo je moderna presejo ĉe Karolinger-strato en la salcburga kvartalo Maxglan. Jam dum la 1990-aj jaroj li atentigis pri la danĝeroj de detruema fiĵurnalismo kaj apelaciis ofte je la konscienco de la kunlaborantoj.

Li ankaŭ faris interesajn kaj altvalorojn esplorojn respektive publikigojn pri regiona kaj tutaŭstria historioj kiel ankaŭ pri kulturhistoriaĵoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Diplomatie um Südtirol. Politische Hintergründe eines europäischen Versagens. Seewald, Stuttgart 1966.
  • Venedig. Königin der Adria (= Eine Stadt erzählt. Grosse Reihe. 29. Zsolnay, Wien i.a. 1969.
  • Salzburg. Anmut und Macht (= Eine Stadt erzählt. Grosse Reihe. 4). Zsolnay, Wien i.a. 1970.
  • China – eine Momentaufnahme. Edition Reinartz, Salzburg 1974.
  • Julius Raab. Der Staatsvertragskanzler. Edition Reinartz, Salzburg 1975.
  • Bruno Buchwieser. „Auftrag und Ziel ...“. Edition Reinartz, Salzburg 1977.
  • Steirische Wege. Dokumentation unserer Zeit, Zürich 1978.
  • Österreich ist frei. Der Weg zum Staatsvertrag 1945–1955. Tusch, Wien 1980, ISBN 3-85063-033-1.
  • Plädoyer für das Konservative. Vier Reden. Zsolnay, Wien u. a. 1981, ISBN 3-552-03309-2.
  • Von Salzburg und Salzburgern. Winter, Salzburg 1984, ISBN 3-85380-045-9.
  • Salzburger Miniaturen. 4 Bände. Müller, Salzburg u. a. 1998–2007.
  • In die Zeit geschrieben. Gedanken abseits vom Tage. Müller, Salzburg i.a. 1999, ISBN 3-7013-0996-5.
  • Serio "Dokumentation unserer Zeit"

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1967 Theodor-Körner-premio
  • 1967 Karl-Renner-premio
  • 1978 Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst, 1-a klaso
  • 1980 Ring der Stadt Salzburg
  • 1984 Goldenes Ehrenzeichen des Landes Salzburg
  • 1990 Goldene Wappenmedaille der Stadt Salzburg
  • Ring des Landes Salzburg
  • Großes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich, 1952

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]