Gyula Lechner
Gyula Lechner | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Lechner Gyula Károly János | |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1841 en Peŝto | |
Morto | 10-an de junio 1914 (73-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, jobb oldali fasírboltok (J-129) vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (–dekjaro de 1860) vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Ödön Lechner kaj Károly Lechner vd | |
Infanoj | Jenő Kismarty-Lechner, Loránd Kismarty-Lechner vd | |
Parencoj | János Ödön Lechner (en) (nevo) vd | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gyula Lechner [djula leĥner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lechner Gyula estis hungara advokato, pentristo, ceramikisto, poeto, tradukisto, altlerneja instruisto. Lia germana nobela antaŭnomo estis von der Lech, liaj fratoj estis Károly Lechner kaj Ödön Lechner, lia filo estis Jenő Kismarty-Lechner.
Gyula Lechner [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1841 en Pest (urbo), li mortis la 10-an de junio 1914 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Lechner frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Szeged, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Inter 1864 kaj 1874 li estis advokato, poste li kreis terakotaĵojn ekzemple al Budapeŝta Reĝa Operejo. Baldaŭ li pentradis portretojn kaj pejzaĝojn. En 1878 li akiris pedagogian diplomon, poste li instruis. Inter 1880-1912 li instruis en Industriarta Lernejo. Li verkis ankaŭ poemojn parte hungare, parte germane, fine li tradukis al la germana lingvo. Li havis edzinon, kiu naskis 6 gefilojn. Li ricevis medalojn en 1881 kaj 1885.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto ekde 1886
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Házak
- A régi Rózsatér
- A régi Sebestyéntér
- Aranysasszálló
- Váci-utca és Kristóftér sarok
- Öregasszony kötéssel
Elektitaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Imre Madách: La tragedio de l' homo, al germana
- Neue ungarische Dichter (1896, antologio germane)
- Zsolt Beöthy: Ráskai Lea
Poemkontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Régi emlékek (poemaro)