Artie Matthews

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artie Matthews
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1888 (1888-11-15)
en Braidwood
Morto 25-an de oktobro 1958 (1958-10-25) (69-jaraĝa)
en Cincinnati
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo kantoverkistokomponistopianisto
vdr

Artie MATTHEWS (15an de Novembro, 1888 – 25an de Oktobro, 1958) estis usona kantoverkisto, pianisto, kaj komponisto de ragtimo. En 1908 li translokiĝis al la ragtima centro de Sankta Luiso, Misurio, kiu iĝos unu el liaj bazoj, ofte altere kun Ĉikago, Ilinojso. Li laboris kiel pianisto, aranĝisto, kaj verkis muzikon por lokaj teatraj produktaĵoj.

En 1916 Artie Matthews translokiĝis al Cincinnati, Ohio, kie li laboris kiel preĝeja organisto. En 1921 Matthews kaj lia edzino Anna Howard fondis la Cosmopolitan School of Music, muziklernejo por afrik-usonanoj, kie Matthews instruis ĝis sia morto. Inter la lernantoj de Matthews estis Frank Foster, kiu iĝos ĉefa aranĝisto por la orkestro de Count Basie.