Curley Weaver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Curley Weaver
Persona informo
Naskonomo Curley James Weaver
Aliaj nomoj Slim Gordon
Naskiĝo 25-an de marto 1906 (1906-03-25)
en Covington
Morto 20-an de septembro 1962 (1962-09-20) (56-jaraĝa)
en Georgio
Mortokialo rena malfunkcio
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo gitaristo
vdr

Curley James WEAVER (25a de Marto, 1906 – 20a de Septembro, 1962)[1] estis usona muzikisto de bluso, konata ankaŭ kiel Slim Gordon.

Weaver translokiĝis al Atlanto en 1925, kie li laboris kiel laboristo kaj ludis surstrate kaj je sociaj festoj.[2] Li por la unua fojo registris en 1928, por Columbia Records, kaj poste publikigis sonregistraĵojn en kelkaj diversaj markoj. Li registris de si mem dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, unue laŭ la stilo lernita de sia patrino kaj poste en la disvastigita stilo Piedmont, sed li estis plej bone konata pro duoj kun Blind Willie McTell, kun kiu li laboris ĝis la 1950-aj jaroj, kaj pro sia laboro kun Barbecue Bob, Fred McMullen, kaj la harmonikisto kaj gitaristo Buddy Moss.[3] Li estis ankaŭ membro de registaj grupoj Georgia Browns (Weaver, Moss, kaj McMullen) kaj Georgia Cotton Pickers (Bob, Weaver, kaj Moss), ekzemploj de la tipo de bandoj kiuj ludis ĉe hejmaj festoj tiam.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Doc Rock. "The 1960s". TheDeadRockStarsClub.com. Alirita la 28an de Junio 2018.
  2. "Curly [sic] Weaver". Thebluestrail.com. [1] Alirita la 28an de Junio 2018.
  3. Russell, Tony (1997). The Blues: From Robert Johnson to Robert Cray. Dubai: Carlton Books. p. 182. ISBN 1-85868-255-X.
  4. Russell, Tony (1997).