Pinetop Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinetop Smith
Persona informo
Aliaj nomoj Pinetop Smith
Naskiĝo 11-an de junio 1904 (1904-06-11)
en Troy
Morto 15-an de marto 1929 (1929-03-15) (24-jaraĝa)
en Ĉikago
Mortokialo pafvundo
Tombo Restvale Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo pianisto • surstrata artisto • kantistokomponisto
vdr

Clarence Smith (11a de Junio, 1904 – 15a de Marto, 1929), plej bone konata kiel Pinetop SmithPine Top Smith (Pinpinto),[1] estis usona pianisto de bluso en ties stilo bugio. Lia sukcesa "Pine Top's Boogie Woogie" montris ritmajn "ekrompojn" kiuj iĝis esencaj ingredientoj de ragtimo, sed ankaŭ fundamenta antaŭaĵo de rokenrolo.[2] Tiu kanto estis ankaŭ la unua konata uzo de la termino "boogie woogie" (bugio) en disko, kaj plifirmigis la terminon kiel la nomigo de la genro.

Li diris, ke li originigis la aferon de la lupaga festo (organizita kun muzikistoj por kolekti monon por la hejma lupago) kio populariĝis en Sankta Luiso, Misurio. Smith estis la unua kiu parolis pri "the girl with the red dress on" (ruĝavesta virino) aŭ "not move a peg" (ne movi hoketon) ĝis "shake that thing" (skui tion) aŭ "mess around" (stulteti). Simila vortumado aŭdiĝis poste en multaj aliaj kantoj, kiel "Mess Around" kaj "What'd I Say" de Ray Charles.

Smith havis rendevuon por alia registrsesio por Vocalion en 1929, sed li mortis pro elpafa vundo dum lukto en dancejo en Ĉikago la tagon antaŭ la sesio.[3] La fontoj ne interkonsentis ĉu li estis aŭ ne estis la celito de la kuglo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Clarence Pinetop Smith". The Blues Trail. alirita la 4an de Julio 2018.
  2. Du Noyer, Paul (2003). The Illustrated Encyclopedia of Music (1st ed.). Fulham, London: Flame Tree Publishing. p. 165. ISBN 1-904041-96-5.
  3. The Blues Trail