Booker T. & the M.G.'s

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Booker T. & the M.G.'s
Persona informo
TTT
Retejo http://www.bookert.com
vdr
Booker T. & the M.G.'s en Tunica, Misisipio, 2002.

Booker T. & the M.G.'s estas instrumenta muzik-bando de ritmenbluso kaj funko kiu estis influa en la ŝanĝo de la sono de la Suda kaj Memfisa soulo. La originaj membroj de la grupo estis Booker T. Jones (orgeno, piano), Steve Cropper (gitaro), Lewie Steinberg (baso), kaj Al Jackson Jr. (drumoj). En la 1960-aj jaroj, kiel membroj de la hejma bando Stax Records, ili ludis por centoj da diskoregistraĵoj de artistoj kiaj Wilson Pickett, Otis Redding, Bill Withers, Sam & Dave, Carla Thomas, Rufus Thomas, Johnnie Taylor kaj Albert King. Ili publikigis ankaŭ instrumentajn diskojn sub sia propra nomo, el kuj la plej bone konata estas la simplaĵoj de 1962 nome "Green Onions" (verdaj cepoj).[1] Kiel originantoj de la unika Stax sonstilo, la grupo estis unu el la plej fekundaj, respektitaj, kaj imititaj en sia epoko. Meze de la 1960-aj jaroj, aliaj bandoj ambaŭflanke de Atlantiko estis klopodantaj muziki kiel Booker T. & the M.G.'s.[2][3]

En 1965, Steinberg estis anstataŭita de Donald "Duck" Dunn, kiu ludis kun la grupo ĝis sia morto en 2012. Al Jackson, Jr. estis murdita en 1975, post kio Dunn, Cropper kaj Jones reunuiĝis por multnombraj okazoj uzante variajn drumistojn, kiel Willie Hall, Anton Fig, Steve Jordan kaj Steve Potts.[2]

La bando estis metita en la listo de la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 1992, en la Fam-muzikistejo kaj Muzeo de Naŝvilo (Tenesio), en 2008, kaj en la Memfisa Muzikfamulejo en 2012.[4]

Havante du blankulojn (nome Cropper kaj Dunn), Booker T. & the M.G.'s estis unu el la unuaj rasintegritaj rok-grupoj, en epoko kiam soulo kaj la muzika etoso de Memfiso partikulare estis ĝenerale konsiderita kiel rezervejo de la kulturo de Afrik-usonanoj.[5] Benny Goodman estris la rasintegritan Benny Goodman Trio and Quartet antaŭ kvarono de jarcento, kaj aliaj integritaj bandoj de ĵazo ekzistis ekde la 1930-aj jaroj.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1962: Green Onions
  • 1965: Soul Dressing
  • 1966: And Now!
  • 1966: In the Christmas Spirit
  • 1967: Hip Hug-Her
  • 1968: Doin' Our Thing
  • 1968: Soul Limbo
  • 1969: UpTight
  • 1969: The Booker T. Set
  • 1970: McLemore Avenue
  • 1971: Melting Pot
  • 1977: Universal Language
  • 1994: That's the Way It Should Be

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Booker T & The MG's Discography at Discogs". Discogs.com. Alirita la 11a de Julio 2018.
  2. 2,0 2,1 "Booker T. and the MGS". History-of-rock.com. 1975-10-01. Arkivita el la originalo en 2012-01-26. Alirita la 11a de Julio 2018.
  3. "Ronnie Lane Interview #1, The-Faces.com" Arkivita el la originalo en 8a de Aprilo, 2010, ĉe Wayback Machine.
  4. Booker T. and the M.G.'s. Arkivita el la originalo je 2008-05-04. Alirita 2011-02-12.
  5. Racial integration Alirita la 11a de Julio 2018.