The J. Geils Band

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The J. Geils Band
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

The J. Geils Band /ˌdʒeɪ ˈɡaɪlz/ estis usona rok-bando formita en 1968, en Worcester (Masaĉuseco), sub la estreco de la gitaristo John "J." Geils. En la origina bandaro estis la kantisto Peter Wolf, la ludisto de buŝharmoniko kaj saksofono Richard "Magic Dick" Salwitz, la drumisto Stephen Bladd, la kantisto kaj klavaristo Seth Justman kaj la basisto Danny Klein. Wolf kaj Justman estis la ĉefaj kantoverkistoj. La bando ludis blusrokon influitan de ritmenbluso dum la 1970-aj jaroj kaj tuj atingis komercan sukceson antaŭ translokiĝi al pli ĉeftendenca radi-ema sonstilo en la komencaj 1980-a jaroj, kio havigis al la bando sian komercan pinton. Post Wolf lasis la bandon en 1983 por fari soloan karieron, la bando publikigis unu plian albumon en 1984 kun Justman kiel ĉefkantisto antaŭ disiĝi en 1985. Komence en 1999, la bando havis kelkajn reunuigojn antaŭ la morto de sia nomiga fondinto J. Geils la 11an de Aprilo, 2017.

La bando unue publikigis kelkajn unuopaĵojn kiuj estis inkluditaj en la sukcesa pintaro Top 40 komence de la 1970-aj jaroj, kiel versio de la kanto "Lookin' for a Love" de The Valentinos (kiu iĝis la 39a en la listo de la gazeto Billboard nome Top 100 en 1972), same kiel la unuopaĵo "Give It to Me" (kiu atingis la rangon 30an en 1973). Iliaj plej grandaj sukcesoj estis "Must of Got Lost" (kiu atingis la rangon 12an en la listo de Billboard Top 100 en 1975), "Come Back" (kiu atingis la rangon 32an en 1980), "Love Stinks" (kiu atingis la rangon 38an en 1980 kaj aperis en kelkaj filmoj), "Freeze-Frame" (kiu atingis la rangon 4an en la listo de Billboard Top 100 en 1981), kaj "Centerfold" (kiu atingis la rangon 1an en Usono komnce de 1982).

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • The J. Geils Band (1970)
  • The Morning After (1971)
  • Bloodshot (1973)
  • Ladies Invited (1973)
  • Nightmares... and Other Tales from the Vinyl Jungle (1974)
  • Hotline (1975)
  • Monkey Island (1977)
  • Sanctuary (1978)
  • Love Stinks (1980)
  • Freeze Frame (1981)
  • You're Gettin' Even While I'm Gettin' Odd (1984)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]