Blusroko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
John Mayall en 1970.

Blusroko estas muzika miksa ĝenro kiu kombinas elementojn de bluso kaj rok-muziko. Ĝi estas ĉefe stilo de elektra ensemblo kun instrumentaro simila al tiu de elektra bluso kaj roko: elektra gitaro, elektra basilo, kaj drumoj, ofte kun la Hammond-orgeno. El sia komenco en la komencaj kaj mezaj 1960-aj jaroj, blusroko trairis kelkajn stilajn ŝanĝojn kaj laŭlonge de la vojo ĝi inspiris kaj influis super ŝtonroko, Sudusona roko, kaj frua metal-roko. Blusroko plue estas influo en la 2010-aj jaroj, kun koncertoj kaj registroj fare de popularaj artistoj.

Blusroko startis ĉe rok-muzikistoj de Unuiĝinta Reĝlando kaj de Usono kiuj ludis usonajn bluspecojn. Ili tipe reuzis blus-kantojn de elektra bluso de Ĉikaga stilo, kiel tiuj de Muddy Waters, Jimmy Reed, Howlin' Wolf, kaj Albert King, je pli rapida tempoo kaj per pli agresema sono ofta en roko. En Unuiĝinta Reĝlando, tiu stilo estis popularigita de grupoj kiaj the Rolling Stones, the Yardbirds, kaj the Animals, kiuj sukcesis meti blusaĵojn en la popaj listoj de sukcesoj. En Usono, Lonnie Mack, la Paul Butterfield Blues Band, kaj Canned Heat estis inter la plej famaj reprezentantoj kaj "klopodis ludi longajn, enĝaĝitajn improvizaĵojn kiuj estis komunaĵoj en ĵaz-registroj".[1] Ankaŭ John Mayall & the Bluesbreakers kaj la grupo Fleetwood Mac de Peter Green disvolvis tiun pli instrumentan, sed tradici-bazitan stilon en Britio, dum grupoj de la fino de la 1960-aj jaroj kaj komenco de la 1970-aj jaroj, kiel Ten Years After, Savoy Brown, la Climax Blues Band kaj Foghat iĝis pli ŝtonrokecaj. En Usono, Johnny Winter, the Allman Brothers Band, kaj ZZ Top reprezentis la ŝtonrokecan tendencon.

Kvankam ĉirkaŭ tiu epoko, la diferencoj inter blusroko kaj ŝtonroko malpliiĝis,[1] estis ankaŭ reveno al pli blus-influitaj stiloj. En la 1980-aj jaroj, the Fabulous Thunderbirds kaj Stevie Ray Vaughan, registris siajn bone konatajn verkojn kaj en la 1990-aj jaroj gitaristoj Gary Moore, Jeff Healey kaj Kenny Wayne Shepherd populariĝis kiel koncertaj altiroj. Grupoj kiaj la Jon Spencer Blues Explosion kaj the White Stripes, alportis pli buntan, diversan stilon en la 2000-aj jaroj, kiel faris tiutempaj artistoj kiaj Black Keys.

Aliaj artistoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Blues-Rock. AllMusic. Alirita 10a de Majo, 2015.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bane, Michael. White Boy Singin' the Blues. Penguin, 1982. 270 p. A5, index. ISBN 0-14-006045-6
  • Brunning, Bob. Blues : The British Connection. Foreword by Paul Jones. Blandford Press, 1986. 256 p., index. ISBN 0-7137-1836-6. Rev. & upd. ed. in 1995 as Blues in Britain : The history, 1950s-90s (alia sub-titolo: 1950s to the Present), 288 p. ISBN 0-7137-2457-9.
  • Fancourt, Leslie. British Blues on Record (1957–1970). Retrack Books, 1989. 62 p. A5.
  • Heckstall-Smith, Dick. The Safest Place in the World: A Personal History of British Rhythm and Blues. Preface by Jack Bruce. Quartet, 1989, hb, 178 p. ISBN 0-7043-2696-5. New ed. by Clear Books in 2004, w/ a second part written by Pete Grant, his manager since 2000, now titled as Blowing the blues: Fifty Years Playing the British Blues, w/ a 7-track CD (5 prev. unissued). 256 p. ISBN 1-904555-04-7.
  • Hjort, Christopher. Strange Brew: Eric Clapton and the British Blues Boom, 1965-1970. Foreword by John Mayall. Jawbone, 2007. 352 p. ISBN 1-906002-00-2.
  • Myers, Paul. Long John Bauldry and the Birth of the British Blues, Greystone Books, 2007, 272 p. ISBN 978-1-55365-200-7
  • McStravick, Summer; Roos, John (eds); Foreword by Bob Brunning. Blues-Rock Explosion, Old Goat Publishing, 2001. 286 p A4 + xxxi, index. ISBN 0-9701332-7-8.
  • Schwartz, Roberta Freund. How Britain Got the Blues: The Transmission and Reception of American Blues Style in the United Kingdom. Ashgate (Ashgate Popular and Folk music series), 2007. 282 p., hb. ISBN 0-7546-5580-6.