Robert Prihoda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Prihoda
Persona informo
Naskiĝo la  12-an de julio 1857(nun 1857-07-12)
en Hungario Pressburg (Hungara reĝlando ene de Habsburga Imperio)
Morto 17-an de februaro 1903 (1903-02-17)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Robert Prihoda, (laŭ hungarlingve kutima nomordo Prihoda Róbert) estis aŭstra (iam hungaria) arkitekto.

Robert Prihoda [1] naskiĝis la 12-an de julio 1857 en Pressburg (Hungara reĝlando ene de Habsburga Imperio), li mortis la 17-an de februaro 1903 en Vieno. Prihoda apartenis al la aŭstra (germana) minoritato en Hungarlando.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Robert Prihoda lernis en sia naskiĝurbo, poste li studis arkitekturon probable unue en Teknika Universitato en Prago, poste inter 1879-1881 en Teknika Universitato en Vieno, fine en la studjaro 1883 en Akademio de Belartoj de Vieno. Post la diplomo li laboris en Vieno en pluraj arkitektaj laborejoj (ekzemple de Wilhelm Ritter von Flattich). En 1885 li establis sian propran kompanion kune kun Josef Nemecek. Ekde 1887 li estis membro de la Aŭstra Asocio de Inĝenieroj kaj Arkitektoj, ekde la sekva jaro la Asocio de Belartaj Artistoj. Kiam Prihoda mortis en la aĝo 56 pro apopleksio, li forlasis sian edzinon kun tri infanoj malriĉaj.

Prihoda konstruis vilaojn kaj loĝdomegojn en la historiisma stilo. Lia novbarokaj formoj renkontis la bezonon de la klientoj. Tamen en la konstruaĵoj li ankaŭ uzis modernajn secesiajn ornamaĵojn.

Elektitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]