Arturo Crespo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Arturo Crespo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1999 (1999-11-30) (24-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kolombio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Arturo CRESPO estas kolombia esperantisto. Li elektiĝis kiel membro de la estraro de TEJO dum la 74-a IJK en Badaĥozo, Hispanio. Li estis eksigita per voĉdono de la komitato dum la komitatkunsido de la 31-a decembro 2018 dum JES.[1][2]

Dum la Komitatkunsidestro kadre de la Junulara E-Semajno 2018, La estrarano pri merkatiko, Arturo Crespo, kaptis la atenton de la komitato dum la unua sesio, kiam li ne volis klarigi la planatan uzon de 2000 eŭroj en la buĝeto por “Reta varbadego kaj aliaj decidotaj amasvarbadaj agadoj”. En tiu kaj la dua sesioj evidentiĝis ankaŭ lia malalta lingvonivelo (post kvar monatoj en la TEJO-estraro) kaj li konfesis, ke li ne legas ĉiujn mesaĝojn de aliaj estraranoj. Tial malgranda grupo de komitatanoj persone parolis kun Crespo por proponi, ke li demisiu kaj daŭrigu la laboron kiel komisiito pri merkatiko anstataŭ kiel estrarano. Ĉar li ne demisiis, je la fino de la tria sesio, post kelkaj provoj prokrasti la voĉdonon aŭ malebligi ĝin, tamen okazis sekreta voĉdono pri eksigo de Arturo Crespo el la estraro de TEJO. La komitato akceptis tiun proponon kun 11 voĉoj por, 6 kontraŭ, 4 sindetenoj kaj 1 nevalida voĉo. Tiam oficiale la komitato eksigis Arturon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]