Mihály Szemlér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Szemlér: Soldatvarbado
Mihály Szemlér
Mihály Szemlér
Mihály Szemlér
Persona informo
Naskonomo Szemlér Mihály
Naskiĝo la  4-an de julio 1833(nun 1833-07-04)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto 28-an de februaro 1904 (1904-02-28)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Mihály Szemlér [mihAj semlEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szemlér Mihály estis hungara pentristo, grafikisto, instruisto.

Mihály Szemlér: Judit (1868)

Mihály Szemlér [1] naskiĝis la 4-an de julio 1833 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 28-an de februaro 1904 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Szemlér frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, sed li interrompis la lernadon kaj li batalis dum la Hungara revolucio de 1848. Post falo de la liberecbatalo li estis arestita, sed li rifuĝis kaj kaŝiĝis. Iom poste li anonciĝis al Unua Pentrista Akademio de Jakab Marastoni, li finis la lernadon en Akademio de Belartoj de Vieno (1852-1854). Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferdinand Georg Waldmüller, Christian Ruben kaj Karl Rahl. Hejmenveninta li estis vicinstruisto (1855-1857) en pluraj lernejoj, inter 1861-1893 jam en rango ordinara instruisto, poste li pensiuliĝis. Li studvojaĝis en 1858 en Prago, en 1864 kaj 1870 en Italio, iam en Germanio.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Pest (1854)
  • Budapeŝto (1904)

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Elemi rajzlapok középtanodák számára (1890)
  • Rajzlapok szabadkézzel való rajzoláshoz

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]