György Verebes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Verebes
György Verebes
György Verebes
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1965 (1965-10-30) (58-jaraĝa)
en Senta
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
vdr

György Verebes [djordj verebeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Verebes György estis hungara pentristo, grafikisto, dekoraciisto, ilustristo, pianisto, instruisto.

György Verebes pianludas

György Verebes [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1965 en Senta (Jugoslavio, nun en Serbio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Verebes apartenis al la hungaraj minoritatoj en Jugoslavio. Li frekventis mezlernejon pri kemio en sia naskiĝurbo, poste li akiris grafikistan diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1989, samloke plian diplomon post 3 jaroj. Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Raszler kaj Imre Kocsis. Post siaj studoj li faris plurajn laborojn, ekzemple li ilustris librojn, faris teatrajn dekoraciojn, pentradis, pianludis kaj komponadis. Inter 1998 kaj 2002 li estis arta gvidanto de galerio, poste li translokiĝis al Artistkolonio (Szolnok), kie li gvidis la kolonion ekde 2003. Inter 2007–2011 li instruis en industriarta mezlernejo en Budapeŝto. Li havis stipendiojn inter 2007-2013 kaj en 2017, li ricevis premiojn inter 2011-2017. Li havas edzinon, kiu naskis filinon en 2012.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Senta (1986, 1989, 1993, 1998, 2003)
  • Szentendre (1991)
  • Budapeŝto (1992, 1999, 2004)
  • Szolnok (2001, 2006)
  • Kairo (2004)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]