Emilie Hodler-Ruch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Emilie Hodler-Ruch
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1879 (1879-11-30)
Morto 22-an de januaro 1964 (1964-01-22) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Familio
Edz(in)o Hector Hodler
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Lina[1] Emilie HODLER-RUCH (n. 1880, m. la 22-an de januaro 1964) estis svisino, edzino de Hector Hodler.

En 1918, post longa fianĉeco, ŝi edziniĝis al Hodler[2]. La novgeedzoj luprenis loĝejon en la kuracloko Leysin. Emilie lernis Esperanton supraĵe, kaj plejparton de la tempo oferis al zorgado pri malsana Hector Hodler. Post lia morto ŝi konfirmis la transdonon de la esperantista parto de la biblioteko, la revuo Esperanto kaj kapitalo valoranta 176000 svisajn frankojn al Universala Esperanto-Asocio[3].

En 1920 la Komitato de UEA nomis ŝin honora membro de UEA[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Acquisizione ĉe la paĝo deartibus.it Arkivigite je 2018-10-01 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Eduard Stettler: Hector Hodler. Lia vivo kaj lia verko, UEA (Eldona Servo), Ĝenevo 1928
  3. Hans Kürsteiner: Sinjorino Emilie Hodler, la revuo Esperanto, marto 1964, p. 49
  4. Andreas Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando. La Chaux-de-Fonds, 2006, p. 395