Mihály Czine
Mihály Czine | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1929 en Nyírmeggyes |
Morto | 21-an de januaro 1999 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto • kritikisto • lektoro |
Mihály Czine [mihAj cine], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czine Mihály estis hungara literaturhistoriisto, kritikisto, altlerneja instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio (1990).
Mihály Czine [1] naskiĝis la 5-an de aprilo 1929 en Nyírmeggyes, li mortis la 21-an de januaro 1999 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Mihály Czine frekventis bazlernejon en Hodász, poste pedagogian lernejon en Nyíregyháza (1943-1948), fine li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1953. Jam dum la studentaj jaroj liaj kontribuoj aperis en revuoj, poste li laboris en redaktejo. Inter 1956–1964 li laboris en literatura instituto, Ekde 1964 li instruis kiel docento en la menciita universitato, poste kiel profesoro, ekde 1988 kiel katedrestro. Li estis ankaŭ vicĉefredaktoro en revuo ekde 1973. Li havis ankaŭ postenojn en la kalvinana eklezio. Li okupiĝis pri la popolaj verkistoj kaj pri la hungara minoritata literaturo. Li ricevis 13 premiojn inter 1954-2012.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Móricz Zsigmond útja a forradalmakig (1960)
- Magyar irodalom a századfordulón (1962)
- A naturalizmus (1967)
- Zsigmond Móricz (1968)
- Istorija Madarske književnosti (1976)
- Nép és irodalom I-II. (1981)
- Kisebbség és irodalom (1992)
- Rangrejtett fejedelem. Emlékezések Móricz Zsigmondról (1993)
- A kálvinizmus vonzásában. Válogatás Czine Mihály írásaiból (1999)
- Kós Károly levelezése Czine Mihállyal (2000)
- Magyar irodalom a huszadik században (2001)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabuloj (vidu la bildojn!)
- premio Czine Mihály
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majuskloj C,CS, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-10-04 per la retarkivo Wayback Machine