Viktor Rumpelmayer
Viktor Rumpelmayer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 7-an de novembro 1830 en Preßburg (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando) |
Morto | la 14-an de junio 1885 en Vieno (Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Christ Church |
Viktor Rumpelmayer [rumpelmajer] estis hungarlandana aŭstra (germana) arkitekto. Lia familia nomvarianto estis Rumpelmeyer. Li estas rigardita kiel unu el la plej eminentaj centreŭropaj arkitektoj de lia tempo.
Viktor Rumpelmayer [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1830 en Preßburg (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 14-an de junio 1885 en Vieno.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Viktor Rumpelmayer frekventis metilernejon, poste li akiris arkitekturan diplomon en akademio en Munkeno en 1853. Lia ĉefinstruisto estis Ludwig Lange. Post la diplomo li longa restis en Parizo, kie li planis ekzemple la portugalan pavilonon por la mondekspozicioj de Londono en 1862 kaj de Parizo en 1867. Baldaŭ li iris al Vieno, komence li estis kunlaboranto de aliaj arkitektoj, sed en 1872 li fondis propran firmaon. Menciindas, ke en ambaŭ urboj li estis ankaŭ arkitekto pri internaj spacoj. Rumpelmayer laboris iom poste ankaŭ en Hungara reĝlando, eĉ en Bulgario. Li ricevis Honoran legion kaj aliajn premiojn. Li havis edzinon. Spite la morton en Vieno li estis enterigita en sia naskiĝurbo.
Elektitaj arkitekturaĵoj[redakti | redakti fonton]
-
Germana ambasadorejo en Vieno
-
Kastelo Festetics en Keszthely
-
Iama cara palaco, nuntempa etnografia muzeo en Sofio
-
Palaco en Bulgario
-
Palaco Palugyay en Bratislavo
-
Palaco Pálffy
-
Anglikana preĝejo en Vieno