Johan Zoffany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johan Zoffany
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1733 (1733-03-13)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 11-an de novembro 1810 (1810-11-11) (77-jaraĝa)
en Londono
Tombo preĝejo de Sankta Anno
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Mary Thomas
Infano Cecilia Clementine Elizabeth Zoffany
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • gravuristo • konstrua desegnisto
Verkoj Colonel Mordaunt's Cock Match
The Death of Captain James Cook
The Tribuna of the Uffizi
Last Supper
vdr

Johan Joseph ZOFFANY, membro de RAA (denaske Johannes Josephus Zaufallij, 13a de Marto 1733[1] – 11a de Novembro 1810) estis germana novklasikisma pentristo, aktiva ĉefe en Anglio. Liaj verkoj estas en multaj elstaraj Britaj kolektoj kiaj en la National Gallery, Lon|dono, la Tate Gallery kaj en la Reĝa Kolekto. Lia nomo estis foje literumita Zoffani aŭ Zauffelij (sur lia tomboŝtono, ĝi estis literumita Zoffanij).

The Tribuna of the Uffizi, de Johan Zoffany, 1772-8, Reĝa Kolekto, Windsor.

Zoffany estis fondinta membro de la nova Reĝa Akademio de Artoj en 1768, kaj ĝuis grandan popularecon pro siaj societaj kaj teatraj portretoj; li pentris multajn elstarajn aktorojn kaj aktorinojn, partikulare David Garrick, nome la plej fama tiama aktoro – Garrick kiel Hamleto kaj Garrick kiel la Reĝo Lear – ofte en la koncerna kostumo. Li estis majstro de tio kio estis nomita "teatra konversaciero", sub-ĝenro de la "konversaciero", nome ĝenro kiu stariĝis kun la mezaj klasoj en la 18a jarcento. (La konversaciero – aŭ conversazione – estis relative malgranda, kvankam ne necese malmultekosta, neformala grupa portreto, ofte de familia grupo aŭ de grupo da amikoj. Tiu ĝenro disvolviĝis en Nederlando kaj Francio kaj iĝis populara en Britio el ĉirkaŭ 1720.)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The French Revolution as Blasphemy: Johan Zoffany's Paintings ..." books.google.se. [1] Alirita la 27an de Oktobro 2018.