James King (navigisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James King
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1750 (1750-01-01)
en Clitheroe
Morto 1-an de oktobro 1784 (1784-10-01) (34-jaraĝa)
en Nico
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Alma mater Clitheroe Royal Grammar School
Familio
Patro James King
Patrino Anne Walker
Okupo
Okupo esploristo • astronomomaristo • seafarer • oficiro
vdr

La kapitano James KING, RS (1750 – 16a de Novembro 1784), estis oficiro de la Brita Reĝa mararmeo. Li servis sub ordonoj de James Cook en lia lasta vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, specializiĝante en gravaj astronomiaj mezuroj uzante sekstanton. Post la morto de Cook li helpis estri la ŝipojn por pluigi la veturadon, kaj tiele oni povis kompletigi la informon de Cook pro la vojaĝo. Li pluigis sian karieron en la mararmeo, atingis la rangon de post-captain, komandis kelkajn ŝipojn kaj servis en la Usona Milito de Sendependeco.

Post la morto de Cook, Charles Clerke ekhavis estrecon de la ekspedicio kaj faris finan klopodon pasi tra la Beringa Markolo.[1] Li mortis pro tuberkulozo la 22an de Aŭgusto 1779 kaj John Gore, veterano de la unua vojaĝo de Cook, ekkomandis kaj la ŝipon Resolution kaj la ekspedicion. James King anstataŭis Gore komande de la ŝipo Discovery.[2] La ekspedicio revenis hejmen, kaj atingis Anglion en Oktobro 1780. Post sia reveno en Anglion, King kompletigis la rakonton de la vojaĝo fare de Cook.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Collingridge, Vanessa (2003). Captain Cook: The Life, Death and Legacy of History's Greatest Explorer. Ebury Press. ISBN 0-09-188898-0.