John Gore (navigisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Gore
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1730 (1730-01-01)
en Kantono Middlesex (Virginio)
Morto 10-an de septembro 1790 (1790-09-10) (60-jaraĝa)
en Greenwich
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esploristo • maristo • seafarer • oficiro
vdr

La kapitano John GORE (ĉ. 1730–10a de Aŭgusto 1790) estis Brit-Usona navigisto kiu ĉirkaŭnavigis la mondon kvar fojojn kun la Reĝa Ŝiparo en la 18a jarcento kaj akompanis la kapitanon James Cook en liaj malkovroj en la Pacifika Oceano.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pere de la ŝipo Dolphin Gore ĉirkaŭnavigis la mondon dufoje — unue kun John Byron kaj poste kun Samuel Wallis. Lia sperto en la Pacifika Oceano kaj en longaj ŝipekspedicioj kondukis al la fakto ke li estis alvokita al la misio de James Cook por registri la Transiron de la planedo Venuso en Tahitio kaj por la serĉado de la supozita kontinento Terra Australis en 1768 pere de la ŝipo Endeavour. Gore estis dekomence triaranga komandanto (t.e. 3a Leŭtenanto) malantaŭ Cook (1a Leŭtenanto) kaj Zachary Hicks (2a Leŭtenanto). Post la morto de Hicks dum la revenvojaĝo al Anglio la 26an de Majo 1771, Gore iĝis duaranga komandanto (2a Leŭtenanto).[1]

Gore estis antaŭe parto de la ŝipanaro de Wallis en la Dolphin kiu estis "malkovrinta" Tahition kaj iĝis valora por Cook por sia kono de la insulo. En 1769 Gore iĝis la unua registrita ekspediciano kiu pafis kaj mortigis maorion, dum kverelo pri tolaĵo dum la Endeavour mapigis la marbordon de Novzelando. Poste, la 14an de Julio 1770 Gore famiĝis ĉar estis la unua blankulo kiu pafis kaj mortigis kanguruon (por scienca esplorado) dum la ekspedicio laŭiris la orientan marbordon de Aŭstralio.

Reveninta al Anglio, en 1772 Gore aliĝis al la botanikisto Joseph Banks (kiu estis same en la unua veturo de Cook al Pacifiko) en privata scienca ekspedicio al Islando kaj Hebridoj. Gore kaj Banks eble estis amikoj kiel pruvas la fakto ke Banks estis la testamenta administranto de Gore. Tiu ekspedicio ne revenis antaŭ la foriro de Cook al lia dua Pacifika vojaĝo.

Tamen, en 1776 Gore reagis al la alvoko el Cook kaj la admiraltaro denove kaj aliĝis al la ŝipanaro de la ŝipo HMS Resolution kiel Unua Leŭtenanto por la tria vojaĝo de Cook. Dum la Resolution esploris la Pacifikon serĉe de la fama Nordokcidenta Marpasejo, Gore vidis la usonan kontinenton, kie li estis naskiĝinta, el la okcidenta marbordo. Poste, post la morto de Cook en Havajo, Charles Clerke, kapitano de la ŝipo frata de Resolution nome HMS Discovery, ekkomandis. Gore tiam ekhavis komandon de la Discovery anstataŭ Clerke. Kiam Clerke mem mortis tuj poste, Gore ekhavis respondecon de la tuta ekspedicio (nescianta ke sia naskoloko (Virginio) estis deklarinta sian sendependecon el Granda Britio du jarojn antaŭe) kaj portis la ŝipojn hejmen al Anglio la 4an de Oktobro 1780 — pli ol unu jaron post ekhavi la estrecon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Captain James Cook de Richard Hough. Coronet, London 1995 p 64, 210