János Mattis Teutsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Mattis Teutsch
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1884 (1884-08-13)
en Braŝovo
Morto 17-an de marto 1960 (1960-03-17) (75-jaraĝa)
en Braŝovo
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno vd
Profesio
Okupo pentristo • poeto • ĵurnalistoverkistoskulptisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

MATTIS TEUTSCH János Hans Mattis-Teutsch (janoŝ matiŝ tajĉ) estis ekspresionista artisto: pentristo, skulptisto, grafikisto naskita la 13-an de aŭgusto 1884 en Braŝovo kaj mortinta la 17-an de marto 1960, en Braŝovo. Li estis la patro de János Mattis kaj la avo de Waldemar Mattis Teutsch.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro János Máttis estis tajloro en vilaĝo Hatolyka, kaj mortis tragiksubite antaŭ la naskiĝo de sia filo. La nomon Teutsch li akceptis honore al via duonpatro. Post la studo en faklernejo pri lignaĵindustrio en Braşov li studis en Budapeŝto, (Hungario) kaj Munkeno, (Germanio). Post tiu li restadis du jarojn precipe en Parizo. Lian unuan ekspozicion organizis la artistoj grupiĝintaj ĉirkaŭe de la avangarda revuo MA (Hodiaŭ) fondinte de Lajos Kassák en 1917 en Budapeŝto. Ekde 1918 li partoprenis ankaŭ eksterlandajn ekspoziciojn. Inter la 30-a de novembro kaj la 30-a de decembro en 1924 li ekspozicias en Bukareŝto kune kun Constantin Brâncuşi, Paul Klee, Hans Arp, Kurt Schwitters, Lajos Kassák, Hans Richter, Arthur Segal, Max Herman Maxy, Marcel Iancu kaj aliaj. En 1931 li publikigas sian teorian libron ilustritan de li mem kun titolo Kunstideologie (Artideologio). Lia unua postmorta ekspozicio okazis en februaro 1966 en la muzeo de Miercurea Ciuc (Rumanio) kune kun la artkreaĵoj de sia filo.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Kunstideologie, 1931.
  • Ideologia artei nova eldonaĵo kun antaŭparolo de Mihai Nadin, Kriterion Könyvkiadó, 1975.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]