Friedrich Eberhard von Rochow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Eberhard von Rochow
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1734 (1734-10-11)
en Berlino
Morto 16-an de majo 1805 (1805-05-16) (70-jaraĝa)
en Reckahn
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo pedagogoverkisto
vdr

Friedrich Eberhard von ROCHOW (naskiĝinta la 11-an de oktobro 1734 en Berlino, mortinta la 16-an de majo 1805 en Kloster Lehnin-Reckahn) estis fama germana pedagogo kaj soldato.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la frekvento de la Kavalira akademio en Brandenburg li partoprenis en la rango de leŭtenanto en protektkorpuso dum la unuaj kampanjoj de la Sepjara milito. Ĉe la Batalo de Lovosice li vunditis ĉe la maldekstra mano, poste - en duelo - ĉe la dekstra. Sekve li forlasis militservon kaj dediĉis sin sur la bienoj je agrikulturo kaj sciencaj aferoj. Pli malfrue li estis katedrala kapitulano en Halberstadt engaĝiĝante kaj en la flego de komunutilaj interesoj ene de la ĉekatedrala teritorio (seminario de Halberstadt, 1778). Por plibonigi la instruadon ĉe bazlernejoj li starigis en 1773 propran lernejon en Reckahn apud Brandenburg kaj paŝon post paŝo ankoraŭ aliajn apud la bienoj de Gettin, Krahne (hodiaŭ parto de Kloster Lehnin) kaj Brückermark, kiuj baldaŭ iĝis modelaj por la fondo de similaj institutoj. Tre helpis lin tiukampe la al Reckahn vokita specialisto Heinrich Julius Bruns, je kies honoro li farigis la surtomban enskribaĵon "Er war ein Lehrer! / Li ja estis instruisto!".

En la verko »Versuch eines Schulbuches für Kinder der Landleute« (Berlino 1772) Rochow jam antaŭe prezentis rekomende pli taŭgan instrumetodon por la idaro de la kamparanoj. Estis li diligenta bazlernejpedagogo kaj porjunula verkisto laŭ la ideoj de filantropismo kio tre bone montriĝis en la ofte plueldonitaj kaj enhave kopiitaj verkoj »Bauernfreund«, kaj »Kinderfreund« (Berlino 1776). Danke al bonega rilato al ministro Karl Abraham von Zedlitz li povis ankaŭ oficiale enflui la lernejan sistemon en Prusio. Aparte li bonvenigus la fondon de seminarioj porinstruistaj por plibonigi la preparon de la lernigistoj estontaj. La leterokolekto »Literarische Korrespondenz des Pädagogen von Rochow mit seinen Freunden« nove kompilitis fare de Jonas (Berlino 1884). Antologion kun verkeroj liaj editoris Gansen (Paderborn 1894).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jahnke: Eberhard von Rochow, ein Wohltäter des Landvolks, 2-a eldono, Berlino 1905
  • Reiniger: Friedrich Eberhard von Rochow, der Reformator des preußischen Landschulwesens, Bad Langensalza 1905

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 17. Leipzig 1909, p. 40-41, kio relegeblas tie ĉi interrete.[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]