Lina Wolff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lina Wolff
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1972 (1972-11-30) (51-jaraĝa)
en Lund
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Profesio
Okupo tradukistoverkisto vd
Laborkampo literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lina WOLFF, 1973, estas sveda novelisto kaj romanisto.[1]

Wolff loĝis en Hispanio kelkajn jarojn. Ŝia unua libro, la novelaro Många människor dör som du ("Multaj personoj mortas kiel vi"), estis publikigita en sveda en 2009. Ŝia dua libro, la romano Bret Easton Ellis och de andra hundarna, ricevis la literaturan premion de la gazeto Vi en 2012.[2] En 2016 Wolff publikigis la romanon De polyglotta älskarna ("La poliglotaj amantoj") kiu ricevis la prestiĝan premion August kaj en 2017 la anglalingva traduko de Saskia Vogel de And Other Stories ricevis la premion de tradukoj PEN.[3] Wolff loĝas en Skanio en la sudo de Svedio.[2]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Lina Wolff: Veroniko (trad. Sten Johansson). Beletra Almanako, 28, februaro 2017. pp. 49–55-

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lina Wolff, Albert Bonniers förlag Alirita la 27an de Novembro 2018.
  2. 2,0 2,1 Lina Wolff, Albert Bonniers förlag
  3. Cowdrey, Katherine. "PEN Translates awards go to books from 15 countries". The Bookseller. Alirita la 27an de Novembro 2018.