Stefan Schwartz (medalisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Schwartz
Stefan Schwartz
Stefan Schwartz
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de aŭgusto 1851(nun 1851-08-20)
en Hungario Nitro (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 31-an de julio 1924
en Aŭstrio Raabs an der Thaya (Aŭstrio)
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioAŭstrio
Okupo
Okupo skulptisto • desegnisto • medalisto • instruisto
vdr

Stefan Schwartz [ŝvarc] estis hungarlandana aŭstra medalisto, skulptisto, altlerneja instruisto.

Skulptaĵo en Vieno fare de Stefan Schwartz

Stefan Schwartz [1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1851 en Nitro (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempe en Slovakio), li mortis la 31-an de julio 1924 en Raabs an der Thaya (Aŭstrio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Stefan Schwartz studis teknikon pri arĝenta prilaboro en Pest (urbo) inter 1865-1867, poste li estis arĝentisto en Vieno du jarojn. Inter 1869-1874 li studis en Industriarta Lernejo en la sama urbo. Ekde 1876 li instruis en la menciita lernejo, sed iom pli frue li fondis privatan lernejon, kie li nature instruis. Krom la instruado li kreis skulptaĵojn, skulptaĵetojn, medalojn, plaketojn. Li iĝis fama pro portreto de la imperiestro sur la aŭstra krono en arĝento kaj oro. Li ricevis multajn medalojn kaj premiojn por sia laboro.

Elektitaj medaloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]