Feliks Krivin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feliks Krivin
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1928 (1928-06-11)
en Mariupol
Morto 24-an de decembro 2016 (2016-12-24) (88-jaraĝa)
en Be'er Ŝeba
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioUkrainioIsraelo vd
Alma mater National Pedagogical Dragomanov University vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto vd
Aktiva dum 1962– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Feliks Davidoviĉ Krivin (ukraine Фелікс Давидович Кривін; tr. Féliks Davídoviĉ Krívin; 11a de junio, 1928 – 24a de decembro, 2016) estis soveta, ukraina kaj israela verkisto kaj poeto, aŭtoro de intelektula bonhumora prozo, scenaristo.

Krivin estis aŭtoro de pli ol 25 libroj kiuj estis publikigitaj starte el la 1960-aj jaroj fare de variaj sovetaj eldonejoj. Li kunlaboris kun la aktoro Arkadi Raikin, por kiu li verkis teatraĵetojn. En 2006, li ricevis la "rusan premion" de la Subkarpata Rus sendependa literaturo.[1]

Kelkaj verkoj liaj estis tradukitaj al diversaj lingvoj, kiel al angla kaj Esperanto.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Feliks Krivin: Duonfabeloj (Mikrofabloj) (trad. Tatjana Auderskaja). Beletra Almanako (29), junio 2017, paĝoj 97-108. Dek du pagoj kun po kelkaj pri plej diversaj temoj. Aĵoj funcias kiel personoj, parolas ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Feliks Krivin – "rusa premio" de la Subkarpata Rus sendependa literaturo"" Независимая литературная "Русская премия" ["rusa premio" de la Subkarpata Rus sendependa literaturo] (ruse).