István Bányai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Bányai
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1949 (1949-02-27)
en Budapeŝto
Morto 15-an de decembro 2022 (2022-12-15) (73-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo animaciisto
vdr

István Bányai [iŝtvAn bAnjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bányai István estas hungara grafikisto, afiŝisto, ilustristo, karikaturisto. Lia pseŭdonomo en Usono estis IST-ONE.

István Bányai [1] naskiĝis la 27-an de februaro 1949 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Bányai frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis en Industriarta Altlernejo inter 1969 kaj 1972. Lia ĉefinstruisto estis János Kass. Post la diplomo li kreis afiŝojn por kinejoj, ilustraĵojn, karikaturojn, krome li kreis desegnofilmon dum 3 jaroj. En 1980 li vivis en Parizo, kie liaj desegnaĵoj aperis ekzemple ĉe Hachette kaj Le Monde. En la sekva jaro li translokiĝis al Los Anĝeleso, kie li faris similajn laborojn ekzemple al Times, Newsweek, CBS. Ekde 1987 li vivis en Novjorko, kie li havis sukcesojn pro karikaturoj kaj infanlibroj. En 1995 Bányai verkis infanlibron: Zoom. Baldaŭ ĝi aperis en 18 lingvoj. Li ricevis 3 hungarajn premiojn inter 1975- 1994, poste usonajn premiojn. Li nun vivis kun edzino en Konektikuto.

Lia sola ekspozicio[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1976)

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj libroilustraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Grimm, J.-W.: A méhkirálynő, 1972
  • Jobbágy K.: Líra négy keréken, 1979
  • Kamarás I.: Sárkányos mese igaziból, 1979

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]