Leningrada minejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leningrada minejo
ruse Ленинградское месторождение
gasminejoGasokondensata minejo
Situo: la Karaa maro (Rusio)
Geografia situo 72° 30′ 0″ N, 65° 59′ 0″ O (mapo)72.565.983333333333Koordinatoj: 72° 30′ 0″ N, 65° 59′ 0″ O (mapo)
Leningrada minejo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
Leningrada minejo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
DEC
Leningrada minejo
Leningrada minejo
Leningrada minejo (Rusio)
Leningrada minejo (Rusio)
DEC
Leningrada minejo
Leningrada minejo
Tipo: gasokondensata minejo
Parto de: Okcidentsiberia naftogasa provinco
Malkovro: 1990
Statuso: esplorata
Kapacito: 71 miliardoj da kubaj metroj (2002)
vdr

Leningrada minejo estas la gasokondensata minejo, kiu situas en la Karaa maro, 125 km nord-nord-oriente de la vilaĝo Ĥarasavejo (Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto, Tjumena provinco, Rusio) kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1990 kaj plu esplorata.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La minejo estas ligita al Rusanova megamuro de la Sud-Karaa sineklizo. Levaĵo laŭ cenomanaj sedimentaĵoj de supera kretaceo havas grandecon 46 x 37 km, altecon 140 m.

Gasohavaj estas kretaceaj terigenaj sedimentaĵoj de cenomaniano (tavolo C), cenomaniano-albiano (la marresalina tavolaro, tavoloj AC1, AC2, AC3), aptiano (la tanopĉa tavolaro, tavolo A1). La produktohavaj horizontoj kuŝas je profundeco 1099-1895 m. Kuŝejo de la tavolo A1 estas gasokondensata. La ĉefa kapacito estas ligita al cenomanianaj sedimentaĵoj de supera kretaceo je la profundeco 1099 m.

La produktohavaj sedimentaĵoj konsistas el grejsoj kun intertavoletoj de argiloj kaj aleŭrolitoj. Efika dikeco de la kolektujoj estas 28,3 m, poreco 27%, komenca tavolpremo 11,4 MPa, tavola temperaturo 40 ⁰C. Dum prova elminigado venis po 253 mil m³ a gaso tage (diametro de tubo 19 mm). La produktohavaj sedimentaĵoj havas jenajn karakterizojn: dikeco 8,3-36,3 m, poreco 27%. Pli malsupraj tavoloj: gasosaturita dikeco 8,3-36,3 m, poreco 25-27%, komenca tavolpremo 16,2-20,0 MPa.

En konsisto de la gaso dominas metano, homologoj de metano 0,05-4,59%, azoto 0,71-0,28%, karbonduoksido 0,21-0,16%. En la tavolo A1 je la profundeco 1895 m enhavo de gasokondensato estas 18,6 gramoj/m³.

En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 71 miliardoj da kubaj metroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Ленинградское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 222. ISBN 5-85270-327-3.