Paola Gozzi Gorini
Etoso
Paola Gozzi Gorini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1921 |
Morto | 21-an de januaro 2019 (97-jaraĝa) en Mantuo |
Lingvoj | itala • Esperanto |
Ŝtataneco | Italio (1946–2019) Reĝlando Italio (1922–1946) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1980–) |
Paola Gozzi Gorini naskiĝis en 1922 kaj mortis en Mantuo la 21-an de januaro 2019.
Ŝi estis profesorino pri beletristiko kaj aŭtoris interalie tre valoran krestomation por la italaj mezlernejoj (Gli Scrittori E I Giovani, Antologia italiana per la scuola media con manuale per la Composizione).
Paola Gozzi Gorini eklernis Esperanton en 1980. En Mantuo ŝi fariĝis la plej grava kaj sindonema esperanto-instruistino[1].
Ŝia misio por Esperanto staris en la signo de lingva demokratio[2]. Ŝi kunlaboris kun la itala Interlingvistika Centro[3].
En 2002 ŝi petis la esperantan civitanecon[4].
Ŝi estis ankaŭ kunfondinto de la Esperanto Radikala Asocio.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- (itala) “Consigli per la composizione italiana”,
- (itala) “Gli scrittori insegnano”
- (itala) “Gli scrittori e i giovani”,
- (itala) “Nello specchio della parola”
- (itala) “Realtà e creatività”.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Video okaze de naskiĝdatreveno
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (it) La nostra storia[rompita ligilo] (kun foto el 1970 de Paola Gozzi Gorini - en la mezo) - Montova Esperanto Grupo, alirite la 5-an de februaro 2019.
- ↑ (itala) Igor Cipollina, Mantova, la prof da antologia compie 100 anni (Mantua, la profesoro de antologio fariĝis centjara), Gazetta di Mantua, la 15-an de majo 2018, alirite la 5-an de februaro 2019.
- ↑ Aktuala Bibliografio de Interlingvistiko kaj Esperantologio 1995/96, Informilo por Interlingvistoj, 6-a jaro (tria serio) ISSN 1385-2191 n-roj 22-23 (3-4/1997)
- ↑ Forpasis civitanino Paola Gozzi Gorini, HeKo 700 5-B, la 22-an de januaro 2019.