Zoltán Benkő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Benkő
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1938 (1938-03-26)
en Budapeŝto
Morto 23-an de majo 2015 (2015-05-23) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pianisto
vdr

Zoltán Benkő [benkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkő Zoltán estis hungara pianisto, instruisto. Lia avo estis Henrik Benkő.

Zoltán Benkő [1] naskiĝis la 26-an de marto 1938 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de majo 2015 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Benkő akiris diplomon en Muzika Altlernejo de Budapeŝto en 1962. Lia plej grava instruisto estis István Antal (pianisto). Inter 1962–1967 li instruis en muziklernejo en Miskolc, poste li studis 2 jarojn en Moskva konservatorio. Inter 1969 kaj 1972 li instruis en muziklernejo de Budapeŝto, poste en konservatorio en Finnlando. Hejmenveninta en 1976 li daŭris la instruadon en sia naskiĝurbo ĝis 2005. Krom la instruado li partoprenis en ĉambromuzikaj koncertoj plej ofte kun István Matuz. Li ricevis muzikajn premiojn inter 1971-2012.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]