Walton Walker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walton Walker
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1889 (1889-12-03)
en Belton
Morto 23-an de decembro 1950 (1950-12-23) (61-jaraĝa)
en Seulo
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Arlingtona nacia tombejo
Ŝtataneco Usono
Alma mater West Point
Familio
Infano Sam S. Walker
Okupo
Okupo militisto
vdr

Walton Harris Walker (3a de decembro, 1889 – 23a de decembro, 1950) estis usona kvar-stela generalo kiu servis kiel komandanto en la Unua mondmilito, en la Dua mondmilito, kaj en la Korea Milito, kie li komandis la 8an Usonan Armeon antaŭ morti en aŭto-akcidento.

Dum la Unua mondmilito, Walker luktis en Francio kun la 5a Divizio el aprilo 1918, kaj servis kiel kompania komandanto al julio 1919.[1] Li ricevis du Arĝentajn Stelojn pro sia agado.[2]

Dum la Unua mondmilito, La 20a Korpuso de Walker ludis gravan rolon en la avanco de Patton tra Francio en aŭgusto kaj komence de septembro 1944, kio havigis al li la kromnomon "Fantoma Korpuso" pro la rapido de sia avanco. Li ricevis honoran krucon pro eksterordinara heroismo la 23an de aŭgusto, 1944.[3] La trupoj de Walker vidis fortan luktadon en Francio kaj Germanio dum la cetero de la milito, speciale en Metz, la Batalo de Ardenoj, kaj en la invado de Germanio. En la printempo 1945, la 20a Korpuso liberigis la koncentrejon Buchenwald, poste iris suden kaj okcidenten, finfine atingante Lincon, Aŭstrio, maje. Walker ricevis sian trian stelon tiam, kio faris lin leŭtenanta generalo.[4]

Walker ricevis la senkondiĉan kapitulacon de la Generaloberst Lothar Rendulic, komandnato de la Germana Armegrupo Suda, la 7an de majo 1945.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Military Times Hall of Valor Alirita la 15an de februaro 2019.
  3. Military Times Hall of Valor Alirita la 15an de februaro 2019.
  4. United States Military Academy (WPAOG) Memorial Alirita la 15an de februaro 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Blair Jr., Clay (2003). The Forgotten War (Represa eld.). Naval Institute Press. ISBN 1-59114-075-7.
  • Fehrenbach, T.R. (2001). This Kind of War: A Study in Unpreparedness. New York: Macmillan. ISBN 1-57488-334-8.
  • Halberstam, David (2007). The Coldest Winter: American and the Korean War. New York: Hyperion. ISBN 978-1-4013-0052-4.
  • Tucker, Spencer C., ed. (2002). Encyclopedia of the Korean War: A Political, Social and Military History. Santa Barbara: Checkmark Books. ISBN 0-8160-4682-4.
  • Sandler, Stanley (1995). The Korean War, an Encyclopedia. Garland Publishing=New York. ISBN 0-8240-4445-2.